Libmanan - tagaloge Bayan ng Libmanan - estas kvinaklasa urbego (municipo), ankaŭ universitata urbo kaj diocezo en Filipinoj, en insulo Luzono, en Bikola Regiono, en provinco Sudaj Kamarinoj. Libmanan konsistas el 75 distriktoj, el tio 5 estas marborda distrikto.

Libmanan
municipo de Filipinoj
Administrado
Poŝtkodo 4407
Demografio
Loĝantaro 112 994  (2020) [+]
Loĝdenso 330 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 13° 42′ N, 123° 4′ O (mapo)13.696388888889123.06Koordinatoj: 13° 42′ N, 123° 4′ O (mapo) [+]
Alto 7 m [+]
Areo 342,82 km² (34 282 ha) [+]
Horzono UTC+08:00 [+]
Libmanan (Filipinoj)
Libmanan (Filipinoj)
DEC
Libmanan
Libmanan
Situo de Libmanan

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Libmanan [+]
vdr
Urbodomo en Libmanan

Geografio redakti

Libmanan kuŝas en sudorienta marbordo de la insulo laŭ rivero [1]. Naga (Sudaj Kamarinoj) troviĝas 19, provinca ĉefurbo Pili 28, regiona ĉefurbo Legazpio (Albajo) 96, Kezonurbo 241, ĉefurbo Manilo 246, Cebuurbo 388, Baguio 402, Puerto Princesa 644, Dabao 789, General Santos 874 kilometrojn (aere) [2].

 
Poŝto en Libmanan

Historio redakti

En tiam nomata Piglabanan estis konstruita kristana kirko en 1572. Post 2 jaroj la loknomo ŝanĝiĝis al Libmanan. Tiutempe hispanoj kristanigis la loĝantojn. Post la filipina revolucio en 1898 usonaj trupoj alvenis en 1900 kaj dominis. Tiam estis konstruita lernejo (1903) kaj fervoja linio. La japanoj regis inter 1942-1945. En 1978 ponto estis konstruita. Libmanan en 2010 atingis la internacian klasifikadon urbego (pli granda, ol cent mil).

Ekonomio redakti

Libmanan jam dum la hispana estis grava produktejo de rizoj dank' al la fekunda grundo kaj la abunda akvoprovizado. Ankaŭ la liverado kun komerco donas profiton al la urbego (trafilina aŭtovojo, fervojo kaj navigebla rivero). Grava loka industrio estas produkto de ceramikoj.

Trafiko redakti

Ĉe Libmanan trairas la tutfilipina aŭtovojo, krome estas 2 flankovojoj. La rivero estas navigebla, fine estas fervoja linio.

Religio kaj eduko redakti

Plejparto de la loĝantoj estas katolikoj en Libmanan, kie la diocezo estis fondita en 2009. En la urbego kampuso kaj kolegio funkcias.

 
Katedralo en Libmanan

Klimato redakti

La klimato de Libmanan estas klasifikita kiel ekvatora klimato. Jare pluvas 1977 mm, en ĉiuj monatoj pluvas, tamen inter majo-decembro pli ofte. La jara averaĝa temperaturo varias inter 29-35 °C. Ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj.

Vidindaĵoj redakti

Fontoj redakti

  • WikiTrans