Licco Amar [liko], laŭ hungarlingve kutima nomordo Amar Licco estis hungara-germana violonisto, koncertmajstro, altlerneja instruisto. Lia origina nomo estis David Liko Amar.

Licco Amar
Licco Amar en 1922
Licco Amar en 1922
Persona informo
Naskonomo David Liko Amar
Naskiĝo 4-an de decembro 1891 (1891-12-04)
en Budapeŝto
Morto 19-an de julio 1959 (1959-07-19) (67-jaraĝa)
en Freiburg
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Muzikakademio Franz Liszt
Okupo
Okupo muzikisto • muzikinstruisto • universitata instruisto
vdr

Licco Amar [1] naskiĝis la 4-an de decembro 1891 en Budapeŝto, li mortis la 19-an de julio 1959 en Freiburg.

Biografio redakti

Licco Amar devenis el juda familio. Li maturiĝis en luterana gimnazio en sia naskiĝurbo en 1909, poste li studis violonadon en muziklernejo (nuntempe jam konservatorio). Lia ĉefinstruisto estis Emil Baré. En 1911 li ekstudis en Muzikarta Altlernejo de Berlino. Lia majstro estis Henri Marteau. En la sekva jaro li ekhavis stipendion kaj li estis ano en violonkvarteto de lia majstro. En 1916 li iĝis koncertmajstro de la filharmonia orkestro de Berlino. Inter 1920-1923 li violonadis en Mannheim, dum li aliĝis al ĵus fondita violonkvarteto de Paul Hindemith (nomata ankaŭ pri Amar aŭ Amar-Hindemith). Ili ludis kune ĝis 1933. Amar ricevis germanan ŝtatanecon en 1927, sed pro la kontraŭjudaj leĝoj li perdis ĝin en 1933. Li translokiĝis al Parizo, en 1935 al Istambulo. Li koncertis kaj instruis. En 1957 li rericevis la germanan ŝtatanecon kaj reiris al Okcidenta Germanio, kie li instruis en altlernejo de Freiburg.

Fontoj redakti

Referencoj redakti

 
Licco Amar en 1900