Liptód, kroate Litoba estas malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Baranya, en Distrikto Bóly.

Bazaj informoj redakti

Situo redakti

Liptód situas sur deklivoj, fine de longa sakovojo. Urboj Bóly troviĝas je 11, Mohács kaj Pécsvárad po 18, Kozármisleny 21, Villány 25, Pécs 27, Bátaszék 28 km.

Historio redakti

Dum regado de Stefano la 1-a (Hungario) la kampoj apartenis al abatejo de Pécsvárad. La unua mencio pri la vilaĝo devenis el 1220 laŭ tiama hungara ortografio "Likytowt". Post la mezepoko la vilaĝo apartenis al la Osmana Imperio. En la 1690-aj jaroj serbaj paŝtistoj, poste germanoj alvenis. Inter 1918-1921 armeo de Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj okupis la vilaĝon. Vilaĝsevoj estas infanĝardeno, lernejo, biblioteko, interretejo, junulara klubo, kuracejo (nur semajne po 1), migra poŝto.

Vidindaĵoj redakti