Lisiĉovo
Lisiĉovo (ukraine Лисичово, ruse Лисичево [lisiĉevo], slovake Lisičovo, hungare Rókamező) estas vilaĝo en Ukrainio, en Transkarpata provinco, en distrikto de Irŝava.
Lisiĉovo | |||
---|---|---|---|
vilaĝo en Ukrainio | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 90150 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 3 187 (2001) [+] | ||
Loĝdenso | 357 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 48° 29′ N, 23° 16′ O (mapo)48.49083333333323.274166666667Koordinatoj: 48° 29′ N, 23° 16′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 309 m [+] | ||
Areo | 8,929 km² (89 2.9 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+02:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Lysychovo [+] | |||
Bazaj informoj redakti
- 48° 29′ 27″ N 23° 16′ 27″ O / 48.49083 °N, 23.27417 °O (mapo)
- Areo: 9 km²
- Alto super marnivelo: 309 m
- Loĝantaro: 3180[kiam?]
- Poŝtkodo: 90150
- Telefonprefikso: + 380 3144
- Aŭtokodo: AO
Situo redakti
Lisiĉovo situas laŭ rojo, laŭ traira flankovojo. Irŝava troviĝas je 40 km-oj.
Historio redakti
La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1465 en formo "Liszicza". Ekde 1760 produktejo pri papero funkciis. En la 19-a jarcento oni trovis feroercon, komenciĝis ankaŭ la prilaborado. En 1910 vivis en Rókamező 1733 loĝantoj, (1563 rutenoj, 80 germanoj, 28 hungaroj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Máramaros, al distrikto de Dolha, poste al Ĉeĥoslovakio. En 1939 la plej orienta regiono de disfalanta Ĉeĥoslovakio deklaris malgrandan sendependan respublikon Karpata Ukrainio. Iom poste Hungario okupis la respublikon kaj tuj aranĝis aŭtonomion, kies apartaĵo estis Lisiĉovo. Ekde 1945 ĝi apartenis al Sovetunio, fine ekde 1991 al Ukrainio.
Vidindaĵoj redakti
- muzeo pri feroprilaborado