Lokis estas ambigue fantasta novelo de Prosper Mérimée aperinta la 15-an de septrembro 1869 en Revue des Deux Mondes kun la titolo "La manuskripto de Profesoro Wittembach"[1].

Lokis
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Prosper Mérimée
Lingvoj
Lingvo franca lingvo
Eldonado
Ĝenro novelo • spekulativa fikcio
vdr

Temas pri la lasta dumvive aperinta novelo de la aŭtoro, kiu mortis en 1870. Inspirite de litova legendo, ĝi rakontas la viziton de prusa filologo en kastelo kie li iom post iom malkovras la maltrankvilan naturon de sia gastiganto, pri kiu la leganto devas subkompreni ke li estas produkto de seksatenco al virino fare de urso. La historiisto Michel Pastoureau konsideris ĝin unu el la plej belaj noveloj de la franca literaturo de la 19-a jarcento[2].

Strukturo redakti

La monstra intrigo de Lokis ne estas eldirita unubloke, sed iomete post iomete malkaŝata laŭlonge de rakonto kiun la rakontanto konstruas popece, kio, laŭ manlibro pri la historio de la bruna urso verkita de Michel Pastoureau, tiras la leganton "en kreskantan malserenon"[2]. La filologiaj digresioj interrompantaj la evoluon de la intrigo, "tute ne malfortigas la rakonton, sed kontribuas al ĝia forta impreso de strangeco"[2].

Traduko redakti

  • Lokis / Trad. M. Delcourt. – Parizo: UFE, 1983

Referencoj redakti

  1. Henri Martineau. (30-a de aprilo 1951) Mérimée Romans et nouvelles (france), p. 847.
  2. 2,0 2,1 2,2 Pastoureau 2007.

Eksteraj ligiloj redakti