Loknomo

nomo por geografia unuo aŭ loko
(Alidirektita el Lokonomo)

Loknomo (aŭ toponimo de la greka “topos” - loko, “onyma” - nomo) estas la propra nomo uzata por iu loko, ĉu vilaĝo, urbo, lando, regiono, rivero, valo, monto, strato, placo aŭ simile. La scienco kiu studas loknomojn nomiĝas loknomscienco.

Ĉiu loknomo portas varian informon: historian, geografian, lingvan. Ĝi estas atestanto de historiaj kondiĉoj de la epokoj, kiam ili aperis, formiĝis kaj disvastiĝis tra la landoj kaj regionoj. Laŭ loknomoj oni juĝas pri iamaj elmigradoj de la popoloj, pri kontaktoj inter diversaj nacioj, pri iamaj areoj de etnoj kaj lingvoj. Tre ofte loknomoj informas pri la pasinteco aŭ eĉ prahistorio de iu regiono, ĉar estantaj kulturoj forgesis specifajn detalojn de prakulturoj, kiuj estas memoritaj de tiuj loknomoj, kiuj ne ŝanĝiĝis dum la kulturŝanĝoj.

Ĉiu nomo havas aŭ havis konkretan enhavon, sed ofte ili estas perditaj. Kian sencon portas la nomoj: Skandinavio, Volgo, Kaŭkazo, Berlino, Sicilio? Ne ĉiu homo povas respondi, eĉ bone komprenanta lingvajn nuancojn. Loknomo estas lingva kategorio, pro tio ĝi subiĝas al la leĝoj de lingvoj.

Nomoj naskiĝas, ŝanĝas formon kaj elparolon, kaj mortas, simile al vivaj estaĵoj. Daŭro de la vivo de loknomoj estas tute diversa. Ĉe unuj ĝi estas dekjaroj, ĉe aliaj — multaj jarcentoj. Jerusalemo, Jordano, Egipto, Romo, Samarkando vivas ĝis hodiaŭ, malgraŭ ilia multjaraĝo. Aliflanke — Asirio, Babilonio, Trojo, Kartago, Fenicio estas konataj nur laŭ historiaj dokumentoj. Ofte malaperas ne nur loknomoj, sed ankaŭ iliaj kreantoj, tutaj popoloj kaj lingvoj.

Foje diversaj kulturoj ĉu samlokaj ĉu diverslokaj malkonsentas pri loknomo dediĉita al especifa koncepto. Tio kaŭzas komplikaĵojn en lingvo eĉ en Esperanto, kiel ekzemple okazas ĉe Vaskio kaj EŭskioAlikanto kaj Alakanto en Hispanio, ĉe Barato kaj Hindio, ĉe Birmo kaj Mianmaro en Azio, ktp.

Vidu ankaŭ redakti