Lodewijk Ferdinand Dieben (Hago, 19-an de aprilo 1890Zandvoort, 24-an de junio 1959), pli bone konata per sia pseŭdonimo Lou Bandy, estis nederlanda kantisto kaj komikisto kiu dum la periodo inter ambaŭ mondmilitoj estis unu el la plej popularaj artistoj de Nederlando. Al siaj plej konataj kantoj apartenas: Wie heeft er suiker in de erwtensoep gedaan? (Kiu metis sukeron en la pizosupo?) (1939), Zoek de zon op (Serĉu la sunon) (1936), Schep vreugde in het leven (Ĝoju la vivon) (1937) kaj Louise zit niet op je nagels te bijten (Luiza ne mordu sur viaj ungoj).

Lou Bandy
Persona informo
Naskiĝo 19-an de aprilo 1890 (1890-04-19)
Morto 24-an de junio 1959 (1959-06-24) (69-jaraĝa)
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando
Familio
Frat(in)o Willy Derby
Okupo
Okupo kantisto, komikisto
vdr

Frua vivo redakti

Lodewijk Ferdinand Dieben elkreskis en laborista familio en Hago.

Kariero redakti

Dieben laboris kiel grumo, domservisto, stratkantisto kaj kiel deviga mararmeano antaŭ ol li startis karieron en la varieteo en 1915. Unue li aperis kune kun sia frato Willy Derby sub la nomo The Bandy Brothers (Bandy estas angligo de lia nomo Dieben kun la silaboj inversigitaj.) Baldaŭ montriĝis ke la karakteroj de la fratoj estis tro diferencaj por kunlabori; kontraste al Willy, Lou estis konata kiel malfacila persono.

Lou kontinuis sub la nomo Lou Bandy. En 1921 li geedziĝis kun pianistino Eugenie Küch, filino de germana oficiro kiu havis grandan influan en lia kariero: ŝi instruis decajn socialajn lertecojn al li kaj la gravecon de paroladi en senriproĉa nederlanda lingvo, kaj helpis lin akiri la unuajn profitdonajn kontraktojn. Kun ŝia subteno, la juna viro el Hago post kelkaj jaroj laboris kun pintartistoj kaj teatraj impresarioj. Eugenie Küch mortis en februaro 1944.

Bandy estis konata ĉe la publiko kiel kantisto de gajaj kantoj, sed al tiuj kiuj pli bone konas lin, li havis malpli bonhumoran imagon. Li ankaŭ geedziĝis kun la multe pli junan Sinia Franke en 1948, kaj en 1952 kun la 19-jaraĝa knabino Carla van den Hurk. Ili divorcis en 1958 kaj li fariĝis izolulo.

Kiam li ne plu estis populara kaj fariĝis tre soleca li mortigis sin en lia apudmara apartamento en Zandvoort.