Louis Blanc
franca politikisto
![]() |
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Louis Blanc (pariza metrostacio). |
Louis Jean Joseph BLANC (naskiĝis la 29-an de oktobro 1811 en Madrido, mortis la 6-an de decembro 1882 en Cannes) estis franca politikisto, ĵurnalisto kaj historiisto, membro de la provizora registaro de 1848 kaj deputito dum la Tria Respubliko.
Louis Blanc | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Louis Blanc | |||||
Naskonomo | Louis Jean Joseph Charles Blanc | ||||
Naskiĝo | 29-an de oktobro 1811 en Madrido | ||||
Morto | 6-an de decembro 1882 (71-jaraĝa) en Cannes | ||||
Tombo | Tombejo Père-Lachaise vd | ||||
Lingvoj | franca • hispana vd | ||||
Ŝtataneco | Hispanio • Francio vd | ||||
Subskribo ![]() | |||||
Familio | |||||
Gefratoj | Charles Blanc vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | ĵurnalisto • politikisto • historiisto • verkisto • ĉefredaktisto vd | ||||
Aktiva en | Parizo vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Li estas konsiderata unu el la pioniroj de socialdemokratio. Li publikigis doktrinajn verkojn kiel Organisation du travail (Organizo de laboro), Histoire de dix ans (Historio de dek jaroj); tiuj verkoj estas fundamentaj al Socialismo. Li ekziliĝis al Londono dum la Dua Imperio de 1848 ĝis 1870. Elektita en la Nacia Asembleo en 1871, li kondamnis la Komunumon.