LG Group

(Alidirektita el Lucky-Goldstar)

LG Corporation (koree: 법인) estas sudkoreia multnacia entrepreno, la kvara plej granda en Sud-Koreio. La firmao produktas hejmajn aparatojn, elektronikajn produktojn, saĝtelefonojn, tabulkomputilojn kaj kemiaĵojn tra kelkaj filioj funkciigantaj en okdek landoj ĉirkaŭ la mondo.

LG Group
konglomerita firmao vd
Dum 5-a de januaro 1947 - nekonata/nuntempe
Jura formo akcia kompanio
Fondintoj Koo In-hwoi vd
Sidejo Seulo
Lando Sud-Koreio
Dungitoj 222 000
Agokampo hejma ilo
ISIN-kodo KR7003551009
filiaj kompanioj LG Electronics • LG Uplus • LG Chem • LG Household & Health Care • LG CNS • Zenith Electronics vd
Posedataj kompanioj LG Electronics • Zenith Electronics • LG Display • LG Uplus • G2R • HS Ad vd
TTT Oficiala retejo
vdr

La konzerno LG tenas komunentreprenojn kun Philips (por la produktado de LCD- ekranoj), Hitachi (la produktado de diversaj magnetaj, optikaj kaj brulaj stokaj aparatoj). LG havas fabrikojn ĉie en Sudorienta Azio, inter aliaj en Ĉinio kaj Indonezio.

La filio LG Electronics produktas inteligentajn telefonojn, saĝhorloĝojn, tabulkomputilojn kaj larĝan gamon de konsumvaroj inkluzive de blankaj varoj por la hejmo kiel ekzemple fridujoj, lavmaŝinoj, klimatiziloj, televidiloj kaj DVD-diskoj por komputiloj.

Aliaj filioj estas Zenit Electronics, LG Display, LG Uplus, LG Innotek, LG Chem, kaj LG Energy Solution.

Historio redakti

La firmao estis fondita en 1958 sub la nomo "GoldStar" (de la firmao "Lak Hui Chemical Industrial Corp"). En 1974 la firmaonomo "Lak Hui" ŝanĝiĝis al ".Lucky Co". En 1995 la nomo Lucky-GoldStar estis mallongigita al "LG" nur. La markigo "Life's Good" venis poste.

Aliaj produktoj kiel ekzemple purigaj agentoj por la korea merkato estis produktitaj sub la Lucky-marko, kiu iĝis gentnomo por dentopasto en Koreio.