Lucyna Winnicka (naskiĝis la 14-an de julio 1928 en Varsovio, mortis la 22-an de januaro 2013 en Palmiry) – pola aktorino, ĵurnalistino kaj publicistino.

Lucyna Winnicka
Persona informo
Lucyna Winnicka
Naskiĝo 14-an de julio 1928 (1928-07-14)
en Varsovio
Morto 22-an de januaro 2013 (2013-01-22) (84-jaraĝa)
en Palmiry
Tombo Tombejo Powązki en Varsovio vd
Lingvoj pola vd
Ŝtataneco Pollando vd
Alma mater Faculty of Law and Administration, University of Warsaw • Teatra Akademio Aleksander Zelwerowicz en Varsovio vd
Familio
Edz(in)o Jerzy Kawalerowicz vd
Profesio
Okupo teatra aktoro • filmaktoro • aktoro vd
Aktiva dum 1954–1978 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Antaŭ la dua mondmilito ŝi frekventis lernejon je la nomo al Cecylia Plater-Zyberkówna en Varsovio ĉe la strato Piękna 24. Diplomitino de la 6-a Ĝeneralkleriga Liceo je la nomo al Tadeusz Reytan en Varsovio. En 1950 ŝi finis Juran Fakultaton de Varsovia Universitato, en 1953 studojn en Ŝtata Supera Teatro-Lernejo en Varsovio. Ĝis 1974 ŝi ludis en scenejoj de Szczecin kaj Varsovio. En la dua duono de la 70-aj jaroj finis aktoran karieron. Ŝi fondis Akademion de Vivo kaj gvidis ĝin dum pli ol 10 jaroj, instruante alternativan medicinon, filozofion kaj medicinon de Fora Oriento. Ĵurnalistino kaj publicistino de interalie semajnrevuo "Przekrój". Ŝi eldonis libron "Podróż dookoła świętej krowy" (Vojaĝo ĉirkaŭ la sankta bovino) kaj "W poczekalni nieba" (En ĉiela atendejo).

Ŝi edziniĝis al Jerzy Kawalerowicz. En 1960 ĉefrolis en la filmo Patrino Johana de Anĝeloj. Mortis en Zorgo-Domo en Palmiry apud Varsovio. Entombigita en Tombejo Powązki en Varsovio.

Premioj redakti