Homlupo

(Alidirektita el Luphomo)

Homlupo[1] (ankaŭ, en PIV kaj laŭ Zamenhof, lupfantomo[2]; aliaj maloftaj nomoj estas luphomo kaj likantropo el la greka λυκάνθρωπος = luphomo) estas legenda kreitaĵo aperanta en multaj folkloroj. Kiel la vorto indikas, homlupo estas homo, kiu havas la povon iĝi lupo, ĉu vole aŭ kontraŭvole. Ĉiuj karakterizaj trajtoj de tiu besto, kiel feroceco, rapideco, ruzeco kaj forto, klare manifestiĝas en homlupoj.

Desegnaĵo de homlupo
En greka mitologio, Zeŭso transformis Likaonon en homlupon kiel puno por liaj krimoj

Laŭ la plejmulto de rakontoj, la homlupo lupiĝas nokte, precipe dum plena luno, kaj atakas aliajn homojn sed sekvantmatene eĉ ne memoras tion. Laŭ moderna populara kulturo (literatura kaj kina), la atakitoj kiuj transvivis la atakon (kutime temas pri mordo) ankaŭ iĝas homlupoj. Homlupon oni povas mortigi nur per arĝenta batalilo (kuglo, sago).

Historio redakti

Homlupo estas tre populara folklora estulo en Eŭropo ekde la Helena epoko. Laŭ la legendo, la unua homlupo estis Likaono, reĝo de Arkadio, kiun Zeŭso aliformigis en homlupon. La greka kredo estis ke tiu, kiu feliĉe manĝas homan viandon devige iĝos homlupo; Platono mem parolis pri tio en La Respubliko.[3]

Homlupojn oni ankaŭ timis en Mezepoko, kiam la verkisto Gervase de Tilbury aperigis la kredon, ke ili transformiĝis danke al plena luno.[4]

Eĉ en landojn kie ne estas veraj lupoj (kiel BraziloParagvajo) eŭropaj koloniistoj portis ĉi tiun legendon, kreante lokajn versiojn. Laŭ brazila versio, homlupo estas la sepa vira filo, post sep filinoj de unu virino, aŭ la sepa vira filo post sep filoj. Por liberigi lin de malbeno, oni devas vundi lin per rozdorno kolektita en tombejo ĉe noktomezo. En Brazilo, kompreneble, li ne estas lupo, sed "granda hundo". Belorusoj havis legendojn pri mezepoka princo Vseslav Brjaĉislaviĉ, kiu havis kapablon transformiĝi en homlupon.

Homlupoj en kulturo redakti

Kantoj redakti

Iuj kantoj pritraktas la temon de homlupoj. Vidu ekzemple Varulven.

Poemoj redakti

Pri homlupo ekzistas tre fama germana poemo verkita de Christian Morgenstern. En tiu poemo okazas multaj gramatikaj ŝercoj. Jam en pluraj lingvoj ekzistas tradukoj, eĉ se oni kromnomas ĝin "netradukebla poemo"[5], inkluzivante Esperanton, pri kies traduko okupiĝis Bertilo Wennergren[6].

Filmoj redakti

Multaj filmoj pritraktas la teman de homlupoj, ekzemple Usona homlupo en Parizo, la libra kaj filma sagao Twilight de Stephenie Meyer, la 1975-a Legend of the Werewolf aŭ la pli humura Teen Wolf ĉefrolita de Michael J. Fox.

Ludoj redakti

Ekzistas ankaŭ ludoj, kie roluloj estas homlupoj, ekz. la ludo Homlupo, fama inter Esperantistoj.

Referencoj redakti

  1. https://tekstaro.com/?s=6366a67613ee5
  2. https://vortaro.net/#lupfantomo_kd
  3. Τίς, ἔφη. Ὡς ἄρα ὁ γευσάμενος τοῦ ἀνθρωπίνου σπλάγχνου, ἐν ἄλλοις ἄλλων ἱερείων ἑνὸς ἐγκατατετμημένου, ἀνάγκη δὴ τούτῳ λύκῳ γενέσθαι. ἢ οὐκ ἀκήκοας τὸν λὸγον; - Platono, La Respubliko. "Se iu ŝatas manĝi la internaĵojn de homoj, inter aliaj, tiu iĝos lupo. Aŭ ĉu vi ne aŭdis la rakonton?"
  4. https://www.medievalists.net/2015/10/one-thing-i-know-werewolves-are-a-thing/
  5. https://arnoldzwicky.org/2010/07/01/der-werwolf/
  6. La Lupfantomo. Alirita 2011-12-19.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti