Lupo la 2-a (Gaskonio)

(Alidirektita el Lupo la 2-a de Gaskonio)

Lupo la 2-a[1] (mortinta en 778) estis la tria registrita historia duko de Gaskonio (dux Vasconumprinceps[2]), aperinta en historio la unuan fojon en 769. Lia praularo estas celo de plua studdebato.[3]

En 769, fina ribelo de Akvitanoj kontraŭ Karlomagno kaj Karlomano estis venkita kaj la ribelo, Hunaldo (ĉu la sama Hunaldo aŭ alia), estis devigita foriri al la kortego de Lupo en Gaskonio. Lupo estis estinta lia aliancano, kaj pruntis al li trupojn Gaskonajn.[4] Lupo, tamen, ne deziris okazigi koleron de Frankaj reĝoj kaj redonis Hunaldon, kun lia edzino, al Karlomagnoe. Li mem omaĝis pro sia provinco, agnoskante la suverenecon de Karlomagno.[5]

Lupo eble estis Basko, sed eble FrankoRomia (Akvitano). La nomo Lupo (otxoa en Baska) estas bone registrita totema kaj persona kaj familia nomoj amplekse disvastigita tra la tuta Baska etna areo komence de la Mezepoko. Li eble estis reĝa postenigito de Pipino la pli juna (en 768),[6] sed li povis esti ankaŭ elektita duko fare de la popolo. La etendo de lia teritorio estas nekonata. Li eble regis la tuton el Akvitanio post 769, sed tio malverŝajnas. Lia Gaskonio bordis ĉe Agenais kaj ties norda bordo ŝajne estis la rivero Garono.[7] Bordozo ne estis sub lia kontrolo, sed de separata linio de Karolidaliancaj grafoj.[8] Lia povo eble aŭ ne etendis ĝis la Pireneoj, sed la trans-pireneaj Baskoj estis ankaŭ sub karolida suvereneco, laŭ referenco de Einhard al la eŭska perfidia (perfido) ĉe Roncesvalles. Tiu regiono povus esti parto de la regno de Lupo.[9] Lupo neniam estis implikita laŭ kelkaj historiistoj en la ambusko de Roland.[10]

Li mortiĝis probable en 778.[11] Lia rilato al antaŭaj dukoj de Akvitanio-Vaskonio kaj ties sukcedantoj estas neklara. Se ĝi rilatus al sekvaj dukoj de Gaskonio, kio ŝajnas racia sur la bazo de patronomoj, oni povus relative facile konstrui genealogion.[12] Li estis la patro de Sanĉo la 1-a de Gaskonio, Seguin la 1-a de Gaskonio, Centulo de Gaskonio, kaj García (Garsand). Ĉiuj liaj filoj regis Gaskonion iam escepte García, kiu mortiĝis en batalo kontraŭ Berengero la Saĝa de Tuluzo en 819.[13] Li eble havis ankaŭ alian filon nome Adalriko, kiu estis aktiva en la regno de Torso de Tuluzo.

Notoj redakti

  1. Lia nomo havas multajn variantojn en aliaj lingvoj: Eŭska: Otsoa, Otxoa, Otsoa, Franca: Loup, Gaskona: Lop, Latina: Lupus, Hispana: LoboLope. Ĝi estas bazo de patronomo López. Ĝi povus esti latinigo de eŭska vorto por "lupo", otso. Tamen, ĝi estas neakceptebla latina aŭ franka nomo siapropre.
  2. "Astronomus", Vita Hludovici.
  3. Lupo estas ofte rilatita al dukoj Odo la Granda kaj Hunaldo de Akvitanio. Tamen, tio estas bazita en nefidinda Charte d'Alaon. Tio diskredigas multon de la studado de Monlezun.
  4. Lewis, p 26.
  5. Einhard.
  6. Collins, p 110.
  7. Lewis, p 28.
  8. Lewis, p 38.
  9. Collins, p 121, malkonsentas. Kaj Lacarra, pp 14 – 20, kiu separas Akvitanion, Gaskonion, la Narbonensis, kaj la hispana Eŭskio.
  10. Lewis, p 38.
  11. Collins, p 128. Estornés. FMG gives 775.
  12. Collins, p 130.
  13. Collins, p 129.

Fontoj redakti