Malfermi la ĉefan menuon

Eginhardo

sekretario kaj biografiisto de Karolo la Granda
(Alidirektita el Einhard)


EGINHARDO (770-840) (* Maingau, Frankonio, en la 770 - Seligenstadt, en la 14-a de marto 840) estis franca nobelulo, kronikisto, fondinto de la abatejo de Seligenstadt, privata sekretario kaj biografiisto de Karolo la Granda. Lia plej grava verko "Vita Caroli Magni" estas la plej bona biografio de imperiestro de la mezepoko, perfekte imitante la stilon de Suetonio (70-140), precipe lian "Vita Aŭgusti", montrante la imperiestron el pli intima kaj persona vidpunkto, kaj rivelante ĉiujn flankojn de lia karatero, kun ĉiuj pruvoj de vera portreto.

Eginhardo
"Vivo kaj faroj de Karolo la Granda", verkita de Eginhardo kaj eldonita de Johannes Soter[1], Kolonjo, 1521
"Vivo kaj faroj de Karolo la Granda", verkita de Eginhardo kaj eldonita de Johannes Soter[1], Kolonjo, 1521
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 770 (0770-01-01)
en Fulda
Morto 18-an de marto 840 (0840-03-18) (70-jara)
en Seligenstadt
Lingvoj latina lingvo
Alma mater abatejo de Fulda
Profesio
Profesio historiistopresbiteroverkisto • biografo
Verkoj Vita Karoli Magni
Information icon.svg
vdr

BiografioRedakti

Naskiĝinto el bona familio en la valo de la Majno, liaj studoj en la monahejo de Fulda kaj lia aplikado konvinkis la abaton Baugulf von Fulda[2] lin sendi al la kortego de Karolo la Granda, kie lia eduko kompletiĝis en la lernejo de la palaco. Li havis kiel unu el siaj majstroj Alkvino el Jorko kiu atestis lian notindan talenton rilate al matematiko kaj arkitekturo. Baldaŭ li distingiĝis kiel konsilisto de la imperiestro. Karolo la Granda lin komisiis pri la konstruado de la katedralo de Akeno, krom la palacoj de Akeno kaj Ingelheim, tiam li konatiĝis en la reĝaj cirkloj kiel Beseleel. La imperiestro ankaŭ faris uzon el lia prudenteco kaj el lia lerteco por sendi lin al pluraj diplomatiaj misioj. Tiele, en 802, la imperiestro lasis en liajn manojn la negocadojn pri la interŝanĝo da saksaj ostaĝoj, kaj, en 806, li estis sendita al Romo por ricevi la papan aprobon por la imperidividado decidita de la imperiestro.

Dum la regado de Ludoviko la Piulo (770-840), Eginhardo konservis sian konfidopostenon kaj pruvis ke li estas fidela konsilisto al la filo de Ludoviko, Lotario (795-855)[3]. Tamen, li malsukcesis kiam li provis starigi la reĝan sukcedon dank'al la imperiestrino Judit el Bavario (797-843)[4]. Nekapablante repacigi Ludovikon kun liaj filoj, Eginhardo ekziliĝis en 830 al Mülheim, kies propraĵo estis donita al li en 815 (krom aliaj kiel tiu en Michelstadt kaj diversaj abatejoj, inter ili tiu de Saint-Wandrille[5]) kiel signo de la reĝa favoro.

Li translokiĝis la relikvaron de Sankta Marĉelino kaj Sankta Petro[6], kaj nomis la lokon Seligenstadt. Krom tio, inter 831 kaj 834, li tie starigis benediktanan abatejon, kie, post la morto de sia edzino Emma, fratino de la episkopo Bernhard von Worms[7], li eniris en la monaĥejon, aŭ kiel sacerdoto aŭ kiel monaĥo. Lia epitafo estis skribita de Hrabano Maŭro (780-856).

VerkojRedakti

 
Enluminuro de la Grandaj Kronikoj de Francio, reprezentante Eginhardon.
  • Vita et gesta Caroli Magni, eldonita en Kolonjo, 1521
  • Epistolae, 71 leteroj de Eginhardo, kiuj transvivis lin
  • De Translatione et miraculis sanctorum Marcellini et Petri (La translokiĝo kaj la mirakloj de la sanktuloj Marĉelino kaj Petro)
  • Libellus de adoranda Cruce (Traktato pri la adorado de la kruco)
  • Annales qui dicuntur Einhardi (Analoj diritaj de Eginhardo), etendiĝas inter la periodoj 741-801 el kiuj li estas unu el la aŭtoroj
  • Annales regni Francorum, 741-829, reviziis

LiteraturoRedakti

Vidu ankaŭRedakti

ReferencojRedakti