Luterana preĝejo (Cegléd)
La Luterana preĝejo estas religia historia monumento en Hungario, en Cegléd.
Luterana preĝejo de Cegléd | ||
---|---|---|
Luterana preĝejo en Cegléd
| ||
Luterana kirko | ||
Loko | ||
Ŝtato | Hungario | |
Municipo | Cegléd | |
Geografia situo | 47° 10′ 12″ N, 19° 47′ 56″ O (mapo)47.17008519.798901Koordinatoj: 47° 10′ 12″ N, 19° 47′ 56″ O (mapo) | |
Bazaj informoj | ||
Religio | kristanismo | |
Rito | luteranismo | |
Arkitektura priskribo | ||
Konstrustilo | novgotiko | |
Konstruado | ||
Specifo | ||
Enhaveco | 300 sidlokoj, 300 starlokoj | |
Alto | 53 m (turo) | |
Konstrumaterialo | masonita | |
Mapo | ||
Ligiloj | ||
Historio
redaktiEn Cegléd la unua luterana pastro alvenis en 1802. Oni konstruis luteranan preĝejon en 1815 en la proksimeco, kiu estis malkonstruita en 1916. En la jaroj 1895 kaj 1896 pli nova, svelta, nun videbla preĝejo konstruiĝis. La orgeno estis farita en 1875 por la malnova preĝejo, poste ĝi trovis novan lokon en la nova preĝejo. En 2015 la orgeno renoviĝis, eĉ oni aranĝas koncertojn pri muzikaĵoj de Bach.
Konstruaĵo
redaktiLa konstruaĵo situas laŭ la ĉefplaco inter bazaraj niĉoj. Antaŭ la preĝejo en la placo skulptaĵo pri Lajos Kossuth estas videbla. La fasado de la preĝejo estas simetria, meze malsupre la enirejo funkcias, pli supre estas surskribo: "Estas nia Dio fortikaĵo forta". Sur la unua etaĝo granda fenestrorozo troviĝas, plej supre la pinta turo altiĝas. Ornamaĵoj de la fasado imitas fortikaĵon. Malantaŭ la navo duonronda absido etendiĝas. Interne la muroj estas flavaj. Granda parto de la mebloj devenis el la malnova preĝejo. La pentraĵo ĉe la ĉefaltaro prezentas Jesuon. Menciindas la impona lustro.
Fontoj
redakti- [1] Arkivigite je 2016-04-10 per la retarkivo Wayback Machine hungare
- hungare kun fotoj
- hungare kun foto Arkivigite je 2015-04-05 per la retarkivo Wayback Machine
- hungare kun fotoj