Luterana preĝejo (Kaposvár)

La Luterana preĝejo estas religia historia monumento[1] en urbo Kaposvár (Hungario). Ĝi estas la sola luterana preĝejo de la urbo.

Luterana preĝejo de Kaposvár
La luterana preĝejo de Kaposvár en 2016
La luterana preĝejo de Kaposvár en 2016
Luterana kirko
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Kaposvár
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito luteranismo
provinco Somogy
Dato de konsekro 1929
Konsekrinto Béla Kapi
Arkitektura priskribo
Arkitektoj Gyula Sándy
Konstrustilo secesio, eklektiko
Konstruado 1928–1929
Specifo
Konstrumaterialo ekstere ruĝaj brikoj
Ligiloj
vdr

Historio redakti

Depost disvastiĝo de luteranismo jam vivis luteranoj en Kaposvár, tamen ne multaj. Ekde 1902 ili uzis la kalvinanan kirkon. Nur en 1916 estis fondita memstara luterana grupo, samtempe la luteranoj luis ĉambron por la mesoj. En la sekva jaro ili konstruis preĝdomon. Ekde 1925 ili komencis kolekti monon pro ordinara preĝejo kaj en fino de la jardeko ĝi estis konsekrita. En la 1990-aj jaroj oni konstruis apude pli novan loĝejon por la pastro, la malnova pastroloĝejo iĝis ĉambro por komunaj celoj.

Konstruaĵo redakti

La konstruaĵo kun la pastroloĝejo situas sola laŭ la trotuaro de placo. La fasado estas simetria, meze la kvadrata turo reliefas. La turopinto estas cepoforma. La konstruaĵo formas grekan krucon. Interne estas galerioj laŭ 3 ĉefmuroj.

Fontoj redakti