Luterana preĝejo (Sátoraljaújhely)
La luterana preĝejo estas sakrala konstruaĵo en urbo Sátoraljaújhely (Hungario).
Luterana preĝejo de Sátoraljaújhely | |
---|---|
Luterana preĝejo en Sátoraljaújhely
| |
konstruaĵo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Sátoraljaújhely |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | luteranismo |
provinco | Borsod-Abaúj-Zemplén |
Arkitektura priskribo | |
Konstruado | –1893 |
Specifo | |
Konstrumaterialo | masonaĵo |
Ligiloj | |
Adreso | Sátoraljaújhely, Esze Tamás utca 33. |
Historio redakti
Ekde 1522 ĝis fino de la 16-a jarcento la protestantismo (ankaŭ la luteranismo) havis signifan centron en Sátoraljaújhely. Ekde 1609 jam la kalvinismo dominis. En 1680 la kontraŭreformacio fiskis ĉiujn havaĵojn de la luteranoj, sed Francisko Rákóczi la 2-a reakiris ilin, tamen en 1719 la katolikismo denove forprenis ilin. Inter 1712-1784 la restintaj luteranoj havis diservojn nur de kalvinanaj pastroj, poste luterana filio estis fondita sub grupo de Tokaj. Lajos Kossuth estis eklezia notario inter 1826-1832. En la urbo la memstara luterana grupo fondiĝis en 1893. Iom pli frue oni aĉetis domon, kie oni establis paroĥon kaj konstruis preĝdomon. En 1901 oni aĉetis orgenon. En 2023 la plenaj renovigaj laboroj finiĝis en la preĝdomo samtempe kun la orgeno.
Konstruaĵo redakti
La preĝdomo situas sola en korto, sed la simetria fasado rekte atingas la trotuaron. La enirejo troviĝas meze, apude po unu fenestroj estas videblaj. La navo dekstre havas 3 fenestrojn.