Luterana preĝejo (Szeged)
La luterana preĝejo estas religia konstruaĵo (deklarita en 2000) en urbo Szeged (Hungario).
Luterana preĝejo de Szeged | ||
---|---|---|
![]() Luterana preĝejo en Szeged
| ||
religia konstruaĵo | ||
Loko | ||
Ŝtato | Hungario | |
Municipo | Szeged | |
Bazaj informoj | ||
Religio | kristanismo | |
Rito | luteranismo | |
provinco | Csongrád-Csanád | |
Dato de konsekro | 1882 | |
Konsekrinto | Gusztáv Szeberényi | |
Arkitektura priskribo | ||
Arkitektoj | Frigyes Schulek | |
Konstrustilo | novromaniko | |
Konstruado | –1882 | |
Specifo | ||
Konstrumaterialo | masonaĵo | |
Mapo | ||
Ligiloj | ||
Adreso | Szeged, Tisza Lajos krt. 16. | |
Historio
redaktiLa protestanta grupo formiĝis en la unua duono de la 16-a jarcento en Szeged, la diservoj okazis en privataj domoj. Iom poste ili uzis forlasitan kirkon alterne kun la restintaj katolikoj (memoru, tiam jam la turkoj regis). En 1552 tiu ebleco ĉesis, la luteranoj kunvenis en la paroĥejo. En komenco de la kontraŭreformacio la protestantoj forlasis la urbon ĝis 1805. Luterana filio fondiĝis en 1847. La diservoj denove okazis en privataj domoj. En 1859 la luteranoj aĉetis konstruaĵojn, kie loĝis ilia pastro, ankaŭ lernejo kaj preĝdomo funkciis ene. La inundo de Tiso (1879) forviŝis ĉion.
Helpe de internacia helpo nova didomo estis konsekrita en alia loko en 1882. En 1936 konstruado de pli granda kirko komenciĝis, sed ĝin la mondomilito forviŝis. La vitraloj estis kreitaj en la 1980-aj jaroj, la sonorilo en 2004.
Konstruaĵo
redaktiLa konstruaĵo estas unika kaj impona. La preĝejo situas ĉe stratangulo en korto, tamen rekte laŭ ambaŭ trotuaroj. La fasado estas simetria, meze malsupre en niĉo troviĝas la enirejo, al kiu kelkaj ŝtupoj kuras. Anstataŭ kutima turo duonrondaj arkadoj mallarĝiĝantaj supren estas videblaj. Super la enirejo estas granda ronda fenestro. Ödön Kacziány pentris la altaran bildon.