Luterana preĝejo (Szolnok)
La Luterana preĝejo estas religia historia monumento [1] en Hungario, en Szolnok.
Luterana preĝejo de Szolnok | |
---|---|
La luterana preĝejo en Szolnok
| |
Luterana kirko | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Szolnok |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | luteranismo |
provinco | Jász-Nagykun-Szolnok |
Dato de konsekro | 1932, denove en 2001 |
Arkitektura priskribo | |
Konstrustilo | novgotiko, novrenesanco |
Konstruado | |
Specifo | |
Ligiloj | |
Historio redakti
Pri luteranoj en Szolnok mankas informoj ĝis la 19-a jarcento. Laŭ popolnombrado en 1869 vivis en la urbo nur 51 luteranoj. Depost Traktato de Trianon alvenis pli ol 300 da rifuĝintaj luteranoj. La unua meso okazis en lernejo en 1923, poste en la Kalvinana preĝejo (Szolnok) aŭ denove en lernejo. En 1927 la luteranoj ricevis urban liberan areon kaj ili kolektis monojn por la memstara preĝejo, kiu estis preta en 1932. En 2001 la konstruaĵo estis plene renovigita. Ĝis 2005 la turo ne havis sonorilojn, sed en tiu jaro ĝi ekfunkciis. Mankas ankaŭ orgeno, kiun harmoniumo anstataŭas.
Konstruaĵo redakti
La konstruaĵo situas sola en korto, sed la enirejo havas rektan kontakton kun la trotuaro. La fasado estas malsimetria, ĉar la cilindra turo maldekstre rompas tion. Super la enirejo estas Lutera rozo. Interne la predikejo, altaro kaj baptovazo estis farita el blanka marmoro.
Fontoj redakti
- hungare kun fotoj Arkivigite je 2014-03-05 per la retarkivo Wayback Machine
- hungare kun foto
- [2]
- [3][rompita ligilo]
- [4] Arkivigite je 2019-02-14 per la retarkivo Wayback Machine