Luterana preĝejo (Vadosfa)

La Luterana preĝejo estas religia historia monumento en Hungario, en tre malgranda vilaĝo Vadosfa laŭ la ĉefplaco.

Luterana preĝejo de
Vadosfa
Luterana preĝejo en Vadosfa
Luterana preĝejo en Vadosfa
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Vadosfa
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito luteranismo
provinco Győr-Moson-Sopron
Arkitektura priskribo
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Historio redakti

En Vadosfa jam en la 16-a jarcento vivis luteranoj, ili havis preĝejeton en rando de la vilaĝo. En 1614 oni malkonstruis la kadukan preĝejon kaj el la materioj oni konstruis pli novan preĝejon en la vilaĝmezo. En 1681 Jozefo la 2-a nomumis la vilaĝon artikola loko. Inter 1732-1734 pli nova kirko estis konstruita. En 1751 granda religia tumulto okazis: la katolikoj aranĝis marŝon al la katolika kapelo, sed pro miskompreno la luteranoj atakis ilin per agrikulturaj iloj. Pluraj homoj vundiĝis. La sekva juĝeja proceso kondamnis la vilaĝanojn al pago de monoj, el tio la katolikoj konstruis pli grandan preĝejon apud la luterana. Ĝis 1785 la luterana preĝejo havis nur sonorilostablon, en tiu jaro oni konstruis turon, ĝi estis plialtigita post 3 jaroj. La nun videbla preĝejo konstruiĝis en 1912, plena renoviĝo okazis en 1981.

Konstruaĵo redakti

La konstruaĵo situas en malgranda korto laŭ la ĉefplaco. La fasado estas simetria, meze la ĉefenirejo funkcias, pli supre la svelta turo altiĝas. La navo havas brikoformon kaj flanke pilieroj apogas ĝin. La absido estas plurlatera kaj pli malalta kaj mallarĝa, ol la navo.

Fontoj redakti

 
Malantaŭa parto de luterana preĝejo en Vadosfa
 
Luterana preĝejo de Vadosfa (maldekstre)