Luterana preĝejo (Veszprém)

La Luterana preĝejo estas religia historia monumento en Hungario, en Veszprém (urbo).

Luterana preĝejo de
Veszprém
Luterana preĝejo en Veszprém
Luterana preĝejo en Veszprém
Luterana kirko
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Veszprém (urbo)
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito luteranismo
Arkitektura priskribo
Konstrustilo malfrubaroko
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Historio redakti

En la 16-a jarcento la reformacio konkeris ankaŭ urbon Veszprém kun la loĝantoj kaj la soldatoj, kiuj defendis la fortikaĵon. Tiutempe pro la konstantaj kontraŭturkaj bataloj la katolika episkopo forestis, neniu baris la protestantismon. En 1628 la katolika episkopo revenis kaj komenciĝis presekutadoj de la protestantoj. Leĝo garantiis la religioliberecon en la fortikaĵoj, sed en 1716 la leĝo estis nuligita. La luternanoj povis frekventi mesojn nur en la apudaj vilaĝoj (Nemesvámos, Öskü). Tamen en 1788 kun permeso oni konstruis preĝdomon, post 2 jaroj jam la nun videblan preĝejon, sed sen turo. En 1893 incendio faris damaĝojn, poste la preĝejo iomete trakonstruiĝis, la turo estis konstruita en 1910.

Konstruaĵo redakti

La konstruaĵo situas sola sur tre malgranda monteto ĝuste ĉe la urba promenadstrato. En la fasado la kvadrata ferbetona turo reliefas, plej supre estas okulfrapa la svelta turopinto. La ronda absido havas 2 fenestrojn, sed interne la sanktejo estas seslatera. La altara bildo estis pentrita en 1892, apude estas ujo por baptado kune kun ligna skulptaĵo pri bapto de Kristo.

Fontoj redakti

 
Luterana preĝejo kun parko en Veszprém