Márta Pán
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Marta |
Márta Pán, laŭ hungarlingve kutima nomordo Pán Márta, konata ofte laŭ simpla abozo Marta Pan estis hungardevena franca abstrakta skulptistino. Skulptaĵoj de Pán temas pri ekvilibro, simetrio kaj geometrio. Ŝia familia nomvarianto estis Neumann.
Márta Pán | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 12-an de junio 1923 en Budapeŝto |
Morto | 12-an de oktobro 2008 (85-jaraĝa) en Fontenay-lès-Briis |
Lingvoj | franca • hungara |
Ŝtataneco | Francio (1952–) Hungario |
Familio | |
Edz(in)o | André Wogenscky (en) (1952–) |
Okupo | |
Okupo | skulptisto pentristo vidartisto |
Verkoj | Signe infini Sculpture Fontaine-labyrinthe |
TTT | |
Retejo | https://www.pan-wogenscky.com/ |
Márta Pán [1] naskiĝis la 12-an de junio 1923 en Budapeŝto, ŝi mortis la 12-an de oktobro 2008 en Parizo.
Biografio
redaktiMárta Pán lernis pentradon kaj skulptadon en sia naskiĝurbo en privata arta lernejo de Tibor Gallé kaj István Örkényi Strasser, poste ŝi studis en Hungara Belarta Altlernejo en 1946. Ŝia ĉefinstruisto estis Pál Pátzay. En la sekva jaro ŝi vojaĝis al Parizo, kie ŝi konatiĝis kun Constantin Brâncuși kaj Fernand Léger. En 1952 ŝi geedziĝis kun André Wogenscky, kiu estis asistanto de Le Corbusier. Samtempe ŝi ricevis francan naciecon. Ŝi ankaŭ laboris iom al Le Corbusier, ŝiaj fruaj skulptaĵoj estis altagrade influitaj per la arkitekturo de Le Corbusier. Baldaŭ ŝi kreis ne nur skulptaĵojn, sed abstraktajn ornamaĵojn por konstruaĵoj. Ŝi kunlaboris ekzemple kun Oscar Niemeyer.
Elektitaj solaj ekspozicioj
redakti- Parizo (1952, 1956, 1961, 1971, 1976, 1981, 1998)
- Amsterdamo, Bruselo, Novjorko (1961)
- Prago (1968)
- Montrealo (1973)
- Tokio (1984, 1994)
- Arthalo Budapeŝto, Vieno (1991)
Elektitaj kolektivaj ekspozicioj
redaktiElektitaj skulptaĵoj
redakti-
Flosanta skulptaĵo
-
Amfiteatro
Fontoj
redakti- hungarlingva biografio kun foto kaj bildoj
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2018-11-21 per la retarkivo Wayback Machine