Márton Kerecsendi Kiss

Márton Kerecsendi Kiss [kereĉendi kiŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kerecsendi Kiss Márton,Kerecsendi-Kiss Márton estis hungara verkisto, poeto, redaktoro. Lia origina nomo estis (laŭ hungarlingve kutima nomordo) Kis Márton István.

Márton Kerecsendi Kiss
Persona informo
Naskonomo Kiss Márton István
Naskiĝo 28-an de junio 1917 (1917-06-28)
en Kerecsend
Morto 23-an de februaro 1990 (1990-02-23) (72-jaraĝa)
en Klevlando
Tombo Tombejo Farkasrét vd
Religio katolikismo vd
Ŝtataneco Hungario vd
Profesio
Okupo verkistodramaturgo • poeto • redaktoroĵurnalistoscenaristo • instruisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Márton Kerecsendi Kiss [1] naskiĝis la 28-an de junio 1917 en Kerecsend (Hungario), li mortis la 23-an de februaro 1990 en Cleveland (Ohio, Usono).

Biografio redakti

Márton Kerecsendi Kiss lernis en Győr kaj Eger, poste li akiris pedagogian diplomon en Budapeŝto. Li ekinstruis en Gánt, poste en Bicske kie ekde 1938 li faris la unuan ciganan lernejon de la lando. En la fruaj 1940-aj jaroj liaj kontribuoj aperis en gazetoj. En 1944 li edziĝis, en la sekva jaro li rifuĝis al Germanio, poste al Italio, en 1947 al Argentino. Intertempe li estis deklarita milita krimulo en Hungario. Ekde 1957 li vivis en Kanado, ekde 1962 en Cleveland. En la menciitaj landoj li redaktis hungarligvajn gazetojn. Li ricevis premion en 1973.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Vándorévek (poemoj, Székesfehérvár, 1941)
  • A harmincadik - teatraĵo prezentita en du teatroj en Budapeŝto, scenarlibro en 1943
  • Emlékkönyv (noveloj, raportoj, Cleveland, 1972)
  • Rőzseparázs (poemoj, Toronto, 1976)
  • Vándorévek (elektitaj poemoj, Budapeŝto, 1994)

Memorigiloj redakti

Fontoj redakti