Mátyás László Oláh
La informkesto donas eraran naskiĝdaton!
Mátyás László Oláh | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de aŭgusto 1975 (48-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Patro | János Oláh |
Patrino | Katalin Mezey |
Frat(in)oj | János Lackfi • Katalin Oláh |
Okupo | |
Okupo | skulptisto |
Mátyás László Oláh [mAtjAŝ lAslO olA], laŭ hungarlingve kutima nomordo Oláh Mátyás László estas hungara skulptisto. Lia patrino estis Katalin Mezey.
Mátyás László Oláh [1] naskiĝis la 1-an de aŭgusto 1975 en Budapeŝto.
Biografio redakti
Mátyás László Oláh abiturientis en 1993, post 2 jaroj li akiris diplometon pri lignoskulptado. Ekde 1996 li studis en Hungara Belarta Universitato akirinta diplomon pri skulptado en 2004. Li lernis ankaŭ restaŭradon. Lia ĉefinstruisto estis Pál Kő. Li ricevis premiojn aŭ stipendiojn ekde 1997.
Elektitaj solaj ekspozicioj redakti
- Budapeŝto (1999, 2003, 2007, 2010, 2013)
- Szombathely (2008)
- Gyomaendrőd (2010)
Elektitaj kolektivaj ekspozicioj redakti
- Heves (urbo) (1999, 2001)
- Budapeŝto (2003, 2007, 2011, 2017)
- Sopron (2004)
- Angers (2010)
- Szentendre (2015)
Elektitaj skulptaĵoj redakti
- reliefo pri Ferenc Mező (2002)
- Teiresziasz (2004, vidu la foton!)
- reliefo pri Bertalan Szemere (2012)
Elektitaj libroilustraĵoj redakti
- János Lackfi: Magam (1992)
- Katalin Mezey: Kidöntött kerítés (2005)
- Rosa Liksom: A hatos számú fülke (2013)