Mózes Rubinyi [mOzeŝ rubinji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Rubinyi Mózes estis hungara lingvisto, literaturhistoriisto, instruisto, profesoro, membro de Hungara Scienca Akademio, membro de Societo Kisfaludy, membro de Societo Petőfi.

Mózes Rubinyi
Persona informo
Naskiĝo 1-an de aprilo 1881 (1881-04-01)
en Debrecen
Morto 29-an de septembro 1965 (1965-09-29) (84-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Juda tombejo sur Kozma strato
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Memorigilo Mózes Rubinyi
Okupo
Okupo lingvisto • literaturhistoriisto
vdr
Memortabulo en Budapeŝto pri Mózes Rubinyi

Mózes Rubinyi naskiĝis la 1-an de aprilo 1881 en Debrecen. Li mortis la 26-an de septembro 1965 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Mózes Rubinyi frekventis mezlernejon en sia naskiĝurbo, universitaton en Budapeŝto, fine li plulernis en Germanio. Inter 1903-1938 li instruis en Budapeŝto. Post la 2-a mondmilito li havis postenon pri kulturo, ekde 1947 li instruis en universitato en Szeged. En la sama jaro li profesoriĝis.

Verkaro (elekto) redakti

  • A moldvai csángókról (Pri ĉangohungaroj de Moldavio) 1900
  • Die Csángó-Magyaren in der Moldau 1902
  • Általános nyelvtudomány (Ĝenerala lingvoscio) 1906
  • A világnyelv kérdése (Problemo pri mondolingvo) 1907, germane 1914
  • Mikszáth Kálmán stílusa és nyelve (Stilo kaj lingvo de Kálmán Mikszáth) 1910
  • Mikszáth Kálmán élete és művei (Vivo kaj verkoj de Kálmán Mikszáth) 1917
  • Emlékezések és tanulmányok (Memoroj kaj studoj) 1962

Fontoj redakti