Marek Wajsblum
pola historiisto
(Alidirektita el M. Arco)
Marek Wajsblum, pseŭdonime M. Arco[1] (naskita la 21-an de oktobro 1903 en Varsovio, mortis la 18-an de februaro 1962 en Londono) estis pola historiisto de juda origino, esploristo pri la historio de la ŝtata reformado en Pollando.
Marek Wajsblum | |
---|---|
Ekspozicio dum la XXIX-a Kongreso. Antaŭ sur la tablo, geografia karto pri la Radio-dissendoj kun programo en Esperanto. Sidante: D-ro Marek Wajsblum, organizinto de la Ekspozicio | |
Persona informo | |
Aliaj nomoj | M. Arco • M. Michałowicz • Marcin Wiosło • M. Markwetz • Jono • Josefo Nowak |
Naskiĝo | 21-an de oktobro 1903 en Varsovio |
Morto | 18-an de februaro 1962 (58-jaraĝa) |
Mortokialo | korinfarkto |
Lingvoj | Esperanto • pola |
Ŝtataneco | Pollando |
Alma mater | Jagelona Universitato |
Okupo | |
Okupo | historiisto • esperantisto |
En Esperanto interalie aperis lia eseo Internacieco de kelkaj Esperantaj afiksoj en la Esperantologio, kiun inter 1949 ĝis 1961 aperigis Paul Neergaard kaj traduko de Kanto de libera spirito (kun Izrael Lejzerowicz)[2]. Li esperantigis la libron La Esenco de la Kvakerismo de Gerald K. Hibbert[3]
Referencoj redakti
Eksteraj ligiloj redakti
- Nekrologo de Marek Wajsblum, Esperanto : revuo internacia : oficiala organo de Universala Esperanto Asocio. Jaro 55, n. 677 (1962), p. 72