Ágost Marczell

(Alidirektita el MARCZELL Ágost)

MARCZELL Ágost [marcel] estis hungara doktoro pri historio, instruisto mezlerneja, redaktoro de pedagogia revuo, aŭtoro de tri hungarlingvaj dramoj.

Li naskiĝis la 24-an de aŭgusto 1884 en Nádszeg, Hungara reĝlando (nuntempa Trstice en Slovakio). Pri la morto mankas informoj.

Biografio redakti

Marczell Ágoston frekventis gimnazion inter 1895-1902 en Esztergom. Li plulernis en Universitato de Budapeŝto, kie li akiris diplomon pri historio kaj geografio en 1907, poste li doktoriĝis. Li instruis en Szolnok, poste en Budapeŝto. Li esperantiĝis en 1929. Li estis interalie vicprezidanto de Hungara Esperanta Katolika Societo kaj gvidis kursojn laŭ la Cseh-metodo. Li redaktis preiodaĵon Katolika Stelo.

Liaj kontribuoj (elekto) redakti

  • A m. sors. (1926, 1932) - teatraĵo
  • Egyetemes tört. A gimn., reálgimn. és reálisk. 4. o. sz. 1928 - lernolibro
  • Becsülettel (1931) - teatraĵo
  • Egyetemes történelem évszámokban (1935)

Fontoj redakti