Maldiva lingvo

(Alidirektita el Mahla lingvo)

La maldiva[1] (aŭ diveha) estas lingvo de la hindarja grupo parolata de ĉirkaŭ 350 000 personoj en la Respubliko de la Maldivoj kaj ankaŭ en la insulo de Minicoy en la barata teritorio Lakŝadivoj.

mahla
ދިވެހިބަސް
Parolata en Maldivoj
Parolantoj 340 500
Denaskaj parolantoj 0,35 milionoj
Skribo Maldiva alfabeto
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-1 dv
  ISO 639-2 dv
  ISO 639-3 div
  SIL DV
  Glottolog dhiv1236
Angla nomo Maldivian
Franca nomo maldivien
Vikipedio
vdr

La maldiva estas proksime ligita al la sinhala. Multaj lingvoj influis la disvolviĝon de la maldiva tra la jarcentoj, ĉefe la araba. La ceteraj inkluzivas la malajalan, la urduan, la francan, la persan, la portugalan kaj la anglan.

Referencoj Redakti