Ŝtatoj de Barato

(Alidirektita el Barata teritorio)

Barato estas federacia unio de ŝtatoj respektive subŝtatoj[1] kiu enhavas 29 ŝtatojn/subŝtatojn kaj 7 teritoriojn. Kaj la (sub)ŝtatoj kaj la teritorioj estas krome subdividataj en distriktoj kaj krome en pli malgrandaj subdividoj.[1] En Esperanto oftas kaj sencas la uzo de vortumo "subŝtatoj", por diferencigi tiujn ŝtaterojn de suverenaj ŝtatoj kun membrorajto en Unuiĝintaj Nacioj, sed formale laŭ la Esperanto-vortaroj permesatas ankaŭ nomi la ŝtaterojn "ŝtatoj kaj teritorioj".

La subŝtatoj kaj teritorioj de Barato.
Uniaj teritorioj:
  1. Andamanoj kaj Nikobaroj
  2. Ĉandigaro
  3. Dadro kaj Nagar-Havelio
  4. Damano kaj Diuo
  5. Lakŝadivoj
  6. Nacia Ĉefurba Teritorio de Delhio
  7. Pondiĉero

Evoluo de la (sub)ŝtatoj de Barato redakti

La brita Hindio, kiu inkludis krom la aktualan Baraton la teritoriojn kie nun estas la modernaj ŝtatoj de Pakistano, Bangladeŝo kaj Butano, estis komponita de diferencaj tipoj de ŝtatoj. La tiamaj Provincoj estis regataj de loka gubreniestro, nomata de la Vicreĝo. La princaj ŝtatoj estis regataj de lokaj estroj, kutime de heredaj postenoj. Tiuj estroj obeis la britan suverenecon kaj ŝanĝe ĝuis lokan aŭtonomion.

Pro la disigo inter Barato kaj Pakistano en 1947, provincoj kaj princaj ŝtatoj atribuiĝis al unu aŭ alia lando kaj du provincoj, nome Panĝabo kaj Bengalo, dividiĝis inter ambaŭ landoj. La ŝtato de Hajderabado, majoritate islama, klopodis sendependiĝi sed la barata armeo intervenis kaj fine ĝi estis aneksiigita al Barato. Tiu lando kaj Pakistano plendis pro la kontrolo de la ŝtato de Ĝamuo kaj Kaŝmiro, majoritate islama, kiu restis en Barato.


(Sub)ŝtatoj redakti

Ŝtatoj de Barato
S. no. Nomo Ĉefurbo Oficiala(j) lingvo(j) Areo (km²) Populacio (2001) Fondo
1 Andra-Pradeŝo Hajderabado (jure) telugua, urdua 276 754 76 210 007 1956
2 Arunaĉal-Pradeŝo Itanagaro hindia 83 578 1 097 968 1987
3 Asamo Dispur asama, bengala, bodoa 78 438 26 655 528 1947
4 Biharo Patnao hindia, urdua 94 163 82 998 509 1947
5 Ĉhatisgaro Rajpuro hindia 135 133 20 833 803 2000
6 Goao Panaĝio konkana, marata 3 702 1 347 668 1987
7 Guĝarato Gandhinagar guĝarata, hindia 196 024 50 671 017 1960
8 Harjano Ĉandigarh hindia, panĝaba 44 212 21 144 564 1966
9 Himaĉal-Pradeŝo Ŝimla hindia 55 673 6 077 900 1971
10 Ĝamuo kaj Kaŝmiro Srinagar kaj Ĝamuo kaŝmira, urdua 222 236 10 143 700 1947
11 Ĝharkhando Ranĉi hindia 79 714 26 945 829 2000
12 Karnatako Bengaluro kanara 191 791 52 850 562 1956
13 Keralao Trivandrumo malajala, angla 38 863 31 841 374 1956
14 Madhja-Pradeŝo Bhopal hindia 308 000 60 348 023 1956
15 Maharaŝtro Mumbajo marata, angla 308 000 96 878 627 1960
16 Manipuro Imphal manipura 22 356 2 166 788 1972
17 Meghalajo Ŝillong angla, khasia, garoa 22 489 2 318 822 1972
18 Mizoramo Aizol mizoa, angla 21 087 888 573 1987
19 Nagalando Kohima angla 16 527 1 990 036 1963
20 Okcidenta Bengalio Kolkato bengala, nepala 88 752 80 176 197 1960
21 Oriso Bhubaneswar orija 155 842 36 804 660 1949
22 Panĝabo Ĉandigarh panĝaba 50 362 24 358 999 1956
23 Raĝastano Jaipur hindia 342 239 56 507 188 1956
24 Sikimo Gangtok nepala, angla 7 107 540 851 1975
25 Tamilnado Ĉenajo tamila 130 058 62 405 679 1956
26 Telangano Hajderabado telugua, urdua 114 845 35 193 978 2014
27 Tripuro Agartala angla, bengala, kokboroka 10 477 3 199 203 1972
28 Utarakando Dehradun hindia, urdua 53 483 8 489 349 2000
29 Utar-Pradeŝo Laknaŭo hindia, urdua 236 286 166 197 921 1950

Notoj redakti

  1. 1,0 1,1 States and union territories. Alirita 2007-09-07.