Tiruvanantapuramo
Tiruvanantapuram (malajale തിരുവനന്തപുരം) estas metropolo, kies pli frua nomo ĝis 1991 estis Trivandrum. Ĝi estas grava urbo (ankaŭ universitata urbo) en la barata subŝtato Keralo, kies ĉefurbo ĝi estas.

Tiruvanantapuramo | |||
---|---|---|---|
Metropolo | |||
![]() | |||
urbo provinca ĉefurbo plej granda urbo urbego industria grapolo ![]() | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 695001 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 743 691 (2011) [+] | ||
Loĝdenso | 3 461 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 8° 29′ N, 76° 57′ O (mapo)8.487576.9525Koordinatoj: 8° 29′ N, 76° 57′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 10 m [+] | ||
Areo | 214,86 km² (21 486 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+05:30 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Laŭ la stato de 2011 en la urbo vivis 743 691 loĝantoj sur areo de 214,86 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 3 461 loĝantoj/km².

Bazaj informoj
redakti- Koordinatoj: 8° 29′ N 76° 55′ O / 8.483 °N, 76.917 °O (mapo)
- Loĝantaro: 784 223 (2005)
- Areo: 214
- Supermara alteco: 0–10 m
- Horzono: UTC + 5:30
- Poŝtkodo: 695xxx
- Telefonkodo: 471
- Aŭtokodo: KL-01
Geografio
redaktiTiruvanantapuram situas en la suda parto de la lando sur ebenaĵo laŭ la bordo de Araba Maro.
Klimato
redaktiTiruvanantapuram troviĝas en tropika klimato kun influo de musono. Jare pluvas 1828 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, sed plej ofte inter aprilo-novembro. La averaĝa temperaturo estas 27 °C, kiu varias inter 23-32 °C.
Historio
redaktiLa loko estis tre longe loĝata, kiel grava komercejo pri spicoj, santaloj kaj eburoj. En 1745 la urbo estis administrejo de la regiono. En 1962 Thiruvananthapuram iĝis la lulilo de la spacprogramo de Barato. Ekde 1995 oni evoluigis elektronikon en apartaj institutoj.
Trafiko
redaktiTiruvanantapuram havas ĉefvojan kaj fervojan kontaktojn kun la regiono kaj havas internacian flughavenon kaj havenon. En la urbo aŭtobusoj kaj rikiŝoj liveras la pasaĝerojn.