Malá Ida situas en la plej griza regiono

Bazaj informoj redakti

Malá Ida, hungare Kisida (kiŝida) estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Košice, en Distrikto Košice-ĉirkaŭaĵo. Malá kaj kis signifas: malgranda.

Situo redakti

Malá Ida situas laŭ rojo Ida, laŭ flankovojoj. Košice troviĝas 8 km-ojn.

Historio redakti

La vilaĝo estis unue menciita en la jaro 1247. En 1910 loĝis en Kisida 437 homoj, (269 slovakoj, 161 hungaroj, 3 germanoj kaj aliaj). Ĝis Traktato de Trianon la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Abaúj-Torna, al distrikto de Kassa, poste al Ĉeĥoslovakio, fine ekde 1993 al Slovakio. Inter 1938-1945 Kisida rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Tiu slovaka vilaĝo situis inter hungaraj vilaĝoj, tial spite principon de la arbitracio la komunumon Hungario rericevis. En 2001 loĝis en Malá Ida 1035 homoj, (1014 slovakoj, 8 hungaroj, 2 ĉeĥoj kaj aliaj).

Vidindaĵo redakti

Eksteraj ligiloj redakti