Trey
Trey estas komunumo en la distrikto Brojo-Vully en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 263 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.
Trey | |
---|---|
Blazono de Trey | |
Trey | |
komunumo en Svislando | |
Kantono | Vaŭdo |
Distrikto | Brojo-Vully |
Geografia situo | CH1903: 560810 / 179998 (mapo)46.776.9255555555555Koordinatoj: 46° 46′ N, 6° 56′ O; CH1903: 560810 / 179998 (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 263 |
Areo | 3,81 km² |
Alteco | 576 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 1552 |
Komunumkodo | 5827 |
Mapo de Trey | |
Geografio
redaktiTrey situas en la Svisa Mezlando ĉe la suda bordo de la rivero Brojo, sude de la urbo Payerne. La komunumo konsistas el la vilaĝoj Trey, Malafin kaj Granges-sous-Trey.[1]
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 3,81 km², de kiuj 17,6% estas kovritaj de arbaro, 71,1% servas por agrikulturo kaj 9,4% por setlado. [2]
Najbaraj komunumoj
redaktiLa komunumo Trey situas en nordo al Payerne, en oriento al Torny (FR), en sudo al Châtonnaye (FR), kaj en okcidento al Valbroye.
Trafiko
redaktiTra Trey pasas la kantonaj ĉefvojoj n-ro 1 de Zuriko al Ĝenevo kaj n-ro 188 de Payerne al Romont. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 situas 6 kilometrojn norde de la komunumo apud Payerne. Per la stacidomo ĉe de la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Friburgo al Laŭzano la komunumo estas konektita al la publika transportreto. Krome pasas tra la komunumo la poŝtaŭtolinio de Payerne al Romont.
Historio
redaktiLa unua dokumenta mencio de Trey datiĝas el la jaro 1142 kiel Treis. Dum mezepoko trey dependis de la katedralsenjora abatejo de Payerne. En la jaro 1536 Trey estis konkerita de Berno kaj apartenis ĝis 1798 al la Voktejo Payerne, kiu tiam dum la Helveta Revolucio fariĝis distrikto, kiu en la jaro 2006 estis integrita al la nova Distrikto Brojo-Vully.[3]
Notoj kaj referencoj
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Trey – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)