Malasiqui, - tagaloge Bayan ng Malasiqui - estas kvinaklasa urbego en Filipinoj, en insulo Luzono, en regiono Iloko, en provinco Pangasinano. La loknomo signifas laŭ loka lingvo: "loko de fulmo". Malasiqui havas 73 distriktojn.

Malasiqui
municipo de Filipinoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Poŝtkodo 2421
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 143 094  (2020) [+]
Loĝdenso 1 089 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 15° 55′ N, 120° 25′ O (mapo)15.916666666667120.41666666667Koordinatoj: 15° 55′ N, 120° 25′ O (mapo) [+]
Alto 21 m [+]
Areo 131,37 km² (13 137 ha) [+]
Horzono UTC+08:00 [+]
Malasiqui (Filipinoj)
Malasiqui (Filipinoj)
DEC
Situo de Malasiqui

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Ildephonsus of Toledo [+]
vdr
Urbodomo de Malasiqui

Geografio

redakti

Malasiqui situas sur ebenaĵo [1]. San Carlos (Pangasinano) troviĝas nur 8, Dagupan 16, provinca ĉefurbo Lingayen 23, Baguio 58, regiona ĉefurbo San Fernando (La-Unio) 76, Cabanatuan 78, Kezonurbo 154, ĉefurbo Manilo 160, Puerto Princesa 711, Cebuurbo 730, Dabao 1135 kilometrojn (aere) [2].

 
Malnova domo en Malasiqui

Historio

redakti

Malasiqui estis fondita en 1671 fare de hispanaj monaĥoj, sed pli frue en 1665 oni komencis allogi familiojn en tiun lokon. La hispanan regadon sekvis dominadon de Usono, fine la mallonga japana okupo (1942-1945). En tiu longa periodo en Malasiqui ne okazis enmigrado el aliaj regionoj de la lando. La municipo atingis la internacian klasifikadon grandurbo en la malfruaj 1990-aj jaroj.

Ekonomio

redakti

Malasiqui estas ĉefe agrikultura urbego kun rizoj, maizoj kaj fruktoj (ĉefe mangoj). La senlaboreco estas alta, multaj laboras eksterlande.

Religio kaj eduko

redakti

La loĝantoj estas plejparte katolikoj. En Malasiqui kampuso funkcias.

Trafiko

redakti

Ĉe Malasiqui kruciĝas 2 trairaj ĉefvojoj kaj kelkaj flankovojoj.

Klimato

redakti

Malasiqui situas en la ekvatora klimato kun efiko de musono. Jare pluvas po 2829 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, tamen inter majo-oktobro pli ofte. La averaĝa jara temperaturo varias inter 23-31 °C. Ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj.

 
Statuo en Malasiqui

Vidindaĵoj

redakti

Fontoj

redakti
  • WikiTrans