Mamnutristino estas virino, kiu profesie, por mono, mamnutras la bebon aŭ infanon de alia virino, eble kun sian bebon sametempe. En iuj kulturoj oni nomigas la profesiulino kiel malsekan flegistinon. La servo de mamnutrado kutime estas bezonata la bebo kiam sia patrino mortis, aŭ se ŝi ne kapablas aŭ elektas ne mamnutri la infanon mem. Ĉar la neceso de tiu servo al bebo estas sufiĉe ofta afero kaj daŭradas de jaroj, oni rajtas kompreni ke tiu estas pli ol servo sed ekestas intima rilato, de korpo al korpo, inter la mamnutristino kaj sia nutrato.

Nigra sklavo mamnutranta
Ludoviko la 14-a, reĝo de Francio kiel bebo kun sia fratino Long de la Giroudier
16-a jarcenta skulpto ĉizita en belga preĝejo, montranta virinon verŝantan sian lakton en bovlon.

En iuj kulturoj mamnutritaj beboj de la sama virino havas specialan rilaton kun lakteca proksimeco, ili estas nomataj "laktaj gefratoj".

Virino povas funkcii kiel mamnutristino nur se ŝi produktas lakton. Iam oni kredis, ke mamnutrado devas naskigiĝi lastatempe, sed fakte tio ne necesas, ĉar regula mama stimulo povas stimuli mamnutradon per neŭrala reflekso de prolaktina produktado kaj sekrecio.

Historio redakti

 
Heinrich Zille: Damoj de la Spree-arbaro

Mamnutrado de infanoj per pagitaj nutristinoj jam ekzistis en la antikveco. Jam la babilona leĝaro de Hamurabi (ĉ. 24-a jarcento a.K.) enhavis propran referencon pri nutristinoj[1], la malnova Testamento raportas pri la morto de Debora, la nutristino de Rebeka, kiel grava individuo.[2] En la romia mitologio la nutristino de la fondontoj de Romo, Romulo kaj Remo, estis lupino.

La mamnutrada rilato kaj servo ne havis difinitan limon kaj tiel povus esti daŭrigita multjaroj dum la infanecon ĝis la adolesko. Ofte en tradiciaj kaj antaŭmodernaj kulturoj mamnutristinoj estis konsiderataj pli-malpli kiel parto de la etenda familio kaj estis agnoskataj per favoroj de siaj nutratoj kiam ili plenkresiĝis.

Ankoraŭ ĉirkaŭ 1880 videblis en Berlino nutristinoj el Niederlausitz en tradiciaj sorabaj vestaĵoj. Laŭ la usona Ruĝa Kruco la praktiko de mamnutrado ankoraŭ ankoraŭ oftas dum la unua mondmilito. Laboristaj virinoj lasus siajn bebojn mamnutri por ke ili ricevu laboron en fabrikoj. Mamnutrado per nutristinoj maloftiĝis draste en Eŭropo ekde la 1920-aj kaj 1930-aj jaroj, kiam iom post iom disponeblis artefarita lakto kiel bebmanĝaĵo [3]

En Bern oni emeritigis la lastajn profesiajn nutristinojn en la 1950-aj jaroj.

En Esperanto redakti

En la romano La ŝtona urbo, la heroino, kiu estas kaptita kelta sklavino portita al Romo, mamnutras la bebojn de la hejmo kie ŝi apartenas, kaj de la majstrino kaj de si.

Nuntempe redakti

Pro la sciencaj pruvoj pri avantaĝoj de patrina lakto denove ekzistas pli kaj pli da profesiaj nutristinoj, ĉefe en Usono, Kanado kaj Britio.[4] Agentejoj proponas tiun servon al virinoj, kiuj ne povas (pro laboro aŭ sano) aŭ ne volas mem mamnutri siajn bebojn je kosto de pli ol 1000 dolaroj semajne.

Patrinoj, kiuj mamnutras la beboj de unu la alian, faras reciprokan agon konatan kiel "kruc-mamnutrado" aŭ "komuna mamnutrado".

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Bilderlexikon der Erotik, Band I., Stichwort Amme. Hg. Institut für Sexualforschung in Wien 1931
  2. Gen 35,8. La hebrea vorto מֵינֶ֣קֶ signifas komence simple la mamnutrantinon. Aliaj fontoj: Gen 24,59; Ex 2,7 (la suĉinfano Mose); 2. Kön 11,2; 2. Chr 22,11; Jes 49,23.
  3. Stichwort Amme, in: Bilderlexikon der Erotik, Bd. I, hgg. vom Institut für Sexualforschung, Wien 1931
  4. Laŭ la franca gazeto Parents (gepatroj), aprilo 2008