Manal al-Sharif (arabe: منال الشريف, transliterite DIN 31635 Manāl aš-Šarīf; naskita la 25-an de aprilo 1979 en Mekko, Sauda Arabio) estas IT-konsilistino kaj aktivistino por virinaj rajtoj en islamaj landoj. Ŝi famiĝis pro sia lukto por ke virinoj en Sauda Arabio ricevu ŝoforpermesilon. Ŝi celas la enkondukon de ĉi tiu rajto per la kampanjo Women2Drive, per kiu ŝi iniciatis en 2011 movadon por la rajto de saudarabiaj virinoj mem stiri veturilon.

Manal al-Sharif
Manal al-Shraif face (cropped).jpg
Persona informo
Naskiĝo 25-an de aprilo 1979 (1979-04-25) (40-jara)
en Mekko
Lingvoj araba lingvoangla lingvo
Ŝtataneco Sauda Arabio
Alma mater Universitato de Reĝo Abdulaziz
Infanoj 2
Okupo
Okupo verkisto • aktivulo • komputikisto
TTT
Retejo https://www.manal-alsharif.com
Information icon.svg
vdr

VivkuroRedakti

Ŝi naskiĝis en malriĉa familio en Ĝido (Jedhda). Ŝi havas du fratojn. Pro siaj studoj de informadiko ŝi estis unu el la unuaj virinoj dungitaj de la saudarabia naftokompanio Aramco[1] kie ŝi kiel sekureca specialisto rekte kunlaboris kun viroj. Kiel parto de interŝanĝa programo, ŝi laboris dum unu jaro ĉe la usona komputila kompanio EMC . Ŝi ankaŭ akiris sian kondukpermesilon dum ĉi tiu periodo.

#Women2Drive: kampanjo por stirpermesiloRedakti

 
Manal al-Sharif (منال الشريف) - Oslo Freedom Forum 2012

La limigoj truditaj al virinoj en sia propra lando pli kaj pli ĝenis ŝin. La 19-an de majo 2011, post longa preparo en la urbo al-Khobar, ŝi estis filmita de sia amikino Wajeha al-Huwaider (verkistino kaj ankaŭ aktivistino por virinaj rajtoj), malantaŭ la stirilo de veturilo kaj publikigis ĉi tiun filmeton en la Interreto kun la celo promocii sian kampanjon. La filmeto aperis en YouTube kaj Facebook[2]. Reage al tio, la saudarabiaj aŭtoritatoj mallonge arestis Al-Sharif la 21-an de majo 2011 kaj la postan tagon denove esplordemandis ŝin. La 30-an de majo, ŝi estis liberigita sub kaŭcio kaj sub la kondiĉo ke ŝi engaĝu iri al postaj pridemandadoj, ne plu veturu kaj ne parolu al la amaskomunikiloj[3].

The New York Times kaj Associated Press faris alproksimiĝon inter la kampanjo por la ina veturado kaj la ĝenerala movado de la arabaj ribeloj, la longdaŭro aresto de Al-Sharif kaj la manifestacioj kiuj timas la saudarabiajn aŭtoritatojn[4].

Post ŝia enkarcerigo kaj mortminacoj ŝi devis forlasi Saudan Arabion kaj decidis ekvivi en Aŭstralio. La reĝo Salmane permesas fine de septembro 2017 ke virinoj recevu stirpermesilon.

Poste ŝi gvidas kampanjon por aboli la sistemon de vira gvatado super virinoj en Sauda Arabio.

Ŝi publikigas libron Daring to driving (Aŭdaci stiri) ke ŝi prezentas dum la Frankfurta librofoiro en oktobro 2017. La libro aperis en novembro 2017 ankaŭ en la araba lingvo.

PremiojRedakti

En 2011 la usona revuo Foreign Policy menciis Manal al-Sharif kiel unu el la Pintaj 100 Tutmondaj Pensuloj[5]

En 2012, ŝi estis unu el la 100 plej influaj homoj en la mondo, laŭ TIME Magazine[6].

Kune kun la gajninto de la Nobel-premio pri paco Aung San Suu Kyi kaj la ĉina artisto Ai Weiwei, ŝi estas unu el la unuaj ricevantoj de la Premio Václav Havel por Kreiva Malkonsento de la Forumo pri Libereco de Oslo[7].

Persona vivoRedakti

Post sia eksedziniĝo, ŝi devis lasi sian filon ĉe ties patro en Sauda Arabio kaj vidas la filon nur sporade. Ŝi nun loĝas en Sidnejo, edziĝis kun brazilano kaj havas duan filon kun li. Siaj infanoj neniam vidis unu la alian, ĉar sia dua filo ne ricevas la rajton eniri Saudan Arabion. La dua geedzeco de Manal al-Sharif kun ne-saudarabiano ne ricevas la postulatan aprobon de la saudarabia registaro, kaj tial sia filo ne havas la saudarabian naciecon[8].

Eksteraj ligilojRedakti

Filmeto de Manal Al Sharif malantaŭ la stirilo de aŭto en Sauda Arabio, 2011.

Intervjuo kun Manal Al Sharif Centro por Strategiaj & Internaciaj Studoj, 2017.

Notoj kaj referencojRedakti

Tiu ĉi artikolo estas parta aŭ tuta traduko de la somnoma artikolo en la franclingva vikipedio, listo de aŭtoroj.