Manuela Sáenz

Doña Manuela Sáenz (n. la 27-an de decembro 1797, aŭ eble 1795, en Kito - m. la 23-an de novembro 1856 en Paita), kromnomita la "Liberantino de la Liberanto", estis la amantino de la sudamerika revolucia estro Simón Bolívar. Ŝi estis la filino de Simón Sáenz Vergara kaj Maria Joaquina Aizpuru, kaj edziniĝis kun la Doktoro James Thorne. Lin ŝi forlasis, kiam Bolívar sendis al ŝi leteron pri sia fervora amo.

Manuela Sáenz
Manuela saenz.jpg
Persona informo
Naskonomo Manuela Sáenz de Vergara y Aizpuru
Naskiĝo 27-an de decembro 1797 (1797-12-27)
en Kito
Morto 23-an de novembro 1855 (1855-11-23) (57-jara)
en Paita
Mortokialo difterio
Tombo Paita
Lingvoj hispana lingvofranca lingvoangla lingvo
Ŝtataneco HispanioEkvadoro
Subskribo Manuela Sáenz
Familio
Edz(in)o James Thorne
Amkunulo Simón Bolívar
Okupo
Okupo oficiro • politika aktivisto • politikisto
Information icon.svg
vdr

Manuela Saénz mem ankaŭ estis revolucia heroino de Sudameriko. La venezuela historiisto Denzil Romero opinias, ke ĝi eble estis "la plej grava virino en la historio de Sudameriko" kaj li asertas, ke ŝi "havis pli grandan politikan influon ol eĉ Eva Perón".

Manuela Sáenz