Marcel Minnaert en 1967

Marcel Gilles Jozef MINNAERT (naskiĝis en Bruĝo, la 12-an de februaro 1893, mortis en Utrecht la 26-an de oktobro 1970) estis nederlanda esperantisto, biologo, astrofizikisto, didaktikisto, fervorulo por Flandrio, marksisto kaj direktoro de la Observatorio Sonnenborgh en Utrecht. Li estis speciale fama kiel pioniro de la esploro spektroskopa de la suno kaj kiel didaktiko de la fiziko kaj la astrofiziko.

Kiel sunspecialisto li eldonis dulingvan (anglan-Esperantan) atlason de sunaj spektroj kaj laboris por la astronomia fakterminologia komisiono de ISAE.

Enhavo

VivoRedakti

Li doktoriĝis kiel biologo en Gento per disertacio pri la efiko de lumo en plantoj. Poste, dum la Unua Mondmilito, li instruis en la Flandralingva Genta Universitato, kion la Germana okupanto faciligis.

Post la Unua Mondmilito li estis rigardita kiel perfidinto en Belgio, kaj li forkuris al Nederlando. Li studis fizikon en Leiden. Poste li fariĝis asistanto de Willem Julius en Utrecht, kiu studis la sunon. Julius doktorigis Minnaert due. En 1937 Minnaert fariĝis direktoro de la observatorio de Utrecht. En 1946 li fariĝis membro de la Reĝa Nederlanda Akademio de Sciencoj. Lia politika prefero - Minnaert fariĝis marksisto antaŭ la Dua Mondmilito - malebligis ke li fariĝu estro de la universitato de Utrecht dum la Malvarma Milito.

LaboroRedakti

SciencoRedakti

Minnaert inventis la metodojn de la samvalora larĝeco kaj de la kreskokurvo por determini la kemian konsiston de la steloj.[1]

DidaktikoRedakti

Minnaert skribis la faman libron Fiziko de la libera kampo. Tiu verko estis tradukita al multaj lingvoj. Ankaŭ estas fama lia libro de eksperimentoj por astronomiaj studentoj.

VerkoRedakti

  • Photometric atlas of the solar spectrum from lambda 3612 to lambda 8771 = Fotometria atlaso de la sunospektro de lambda 3612 ĝis lambda 8771 (M. Minnaert, G. F. W. Mulders, J. Houtgast ; Amsterdam: Schnabel [etc.], 1940. - 32 x 46 cm

NotojRedakti