Marcell Riesz
Marcell RIESZ [ries], laŭ hungarlingve kutima nomordo Riesz Marcell estis hungara-sveda matematikisto, profesoro, membro de Reĝa Sveda Akademio de Sciencoj (1936). Lia frato estis Frigyes Riesz.
Marcell Riesz | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 16-an de novembro 1886 en Győr |
Morto | 4-an de septembro 1969 (82-jaraĝa) en Lund |
Tombo | norda tombejo en Lund, Kvarter:022 Gravplats:0492-U, 01022 0492-U 55° 42′ 57″ Nordo 13° 11′ 29″ Oriento / 55.71589 °N, 13.19139 °O (mapo) |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario Svedio |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd (1904–1907) |
Familio | |
Frat(in)o | Frigyes Riesz |
Infano | Margit Ingrid Riesz-Pleijel (en) |
Parencoj | Åke Pleijel (en) (bofilo) |
Okupo | |
Okupo | matematikisto universitata instruisto |
Verkoj | F. and M. Riesz theorem teoremo de Riesz-Thorin M. Riesz extension theorem Riesz potential Riesz function Riesz transform Riesz mean |
Marcell Riesz [1] naskiĝis la 16-an de novembro 1886 en Győr. Li mortis la 4-an de septembro 1969 en Svedio en Lund.
Biografio
redaktiMarcell Riesz studis en Reĝa Universitato de Budapeŝto inter 1904 kaj 1908, sed interrompo okazis en la studjaro 1906, tiam li lernis en Universitato de Göttingen. Fine li plulernis en Parizo en la studjaro 1909. Li doktoriĝis en Budapeŝto antaŭ Lipót Fejér. En 1911 li vojaĝis al Svedio helpe de stipendio, en la sekva jaro li docentiĝis en Stokholmo ĝis 1925. Inter 1926 kaj 1952 li instruis en la Universitato de Lund, poste li emeritiĝis. Tamen li instruis en usonaj universitatoj jardekon, li revenis al Lund en 1962. Spite la eksterlandajn jardekojn li konstante kontribuis kun sia frato. Lia matematika agado faris Lund-on signifa matematika urbo. Li okupiĝis precipe pri trigonometrio, ekzemple:
Elektitaj kontribuoj
redakti- A survey of the theory of trigonometric series (1913; 1915) - prelego
- Neuere Untersuchungen über trigonometrische Reihen (1924)
- Integrale de Riemann-Liouville et solution invariantive du Problème de Cauchy pour l'équatíon des Ondes (1937)
Memorigiloj
redakti- asteroido 30307 Marcelriesz (2000 JE)