Margaret C. Anderson

(Alidirektita el Margaret Anderson)

Margaret Caroline ANDERSON (naskiĝis la 24-an de novembro 1886, mortis la 19-an de oktobro 1973) estis usona fondinto, eldonisto kaj publikigisto de arta kaj literatura gazeto The Little Review (la revueto), kiu publikigis kolekton de modernaj usonaj, anglaj kaj irlandaj verkistoj inter 1914 kaj 1929.[1]

Margaret C. Anderson
Persona informo
Naskiĝo 24-an de novembro 1886 (1886-11-24)
en Indianapolo
Morto 19-an de oktobro 1973 (1973-10-19) (86-jaraĝa)
en Le Cannet
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Western College for Women • Universitato Miami vd
Familio
Edz(in)o Dorothy Parks Benjamin vd
Amkunulo Jane Heap • Georgette Leblanc vd
Profesio
Okupo redaktisto • aŭtobiografo • verkisto • literaturkritikisto • ĵurnalisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Tiu revuo estis notinda ĉefe ĉar enkondukis multajn elstarajn usonajn kaj britajn verkistojn de la 20a jarcento, kiaj Ezra Pound kaj T. S. Eliot en Usonon, kaj publikigis la unuajn dektri ĉapitrojn de la tiam ankoraŭ nepublikigita romano de James Joyce nome Uliso.[2][3][4]

Kun la helpo de la kritikisto Ezra Pound, kiu agadis kiel ŝia eksterlanda eldonisto en Londono, The Little Review publikigis kelkajn el plej influaj novaj verkistoj en angla, kiaj Hart Crane, T. S. Eliot, Ernest Hemingway, James Joyce, Pound mem, kaj William Butler Yeats. La plej publikigita poeto de la gazeto estis novjorka dadaisto Baronino Elsa von Freytag-Loringhoven, kun kiu Heap amikiĝis sur bazo de ties kunhavitaj kontraŭstaraj feministaj kaj artaj agadoj.[5] Aliaj elstaraj kontribuintoj estis Sherwood Anderson, André Breton, Jean Cocteau, Malcolm Cowley, Marcel Duchamp, Ford Madox Ford, Emma Goldman, Vachel Lindsay, Amy Lowell, Francis Picabia, Carl Sandburg, Gertrude Stein, Wallace Stevens, Arthur Waley, kaj William Carlos Williams. Eĉ tiele, tamen, ŝi iam publikigis numeron kun dekduo da blankaj paĝoj por protesti pri la portempa manko de ekscitaj novaj verkoj.[6]

Selektitaj verkoj redakti

Referencoj redakti

  1. A life led as a work of art; Anderson New York Times, 16a de Aŭgusto, 1970.
  2. Chapter3: Readers Critic – Margaret Anderson, Jean Heap and the Little Review Women Editing Modernism: "little" Magazines & Literary History, by Jayne E. Marek. Published by University Press of Kentucky, 1995. ISBN 0-8131-0854-3.
  3. Margaret Anderson Britannica.com.
  4. Books of The Times; The Little Review and After Thomas Mask - New York Times, 3a de Aŭgusto, 1970.
  5. Gammel, Irene. “The Little Review and Its Dada Fuse, 1918-1921.” Baroness Elsa: Gender, Dada, and Everyday Modernity. Cambridge, MA: MIT Press, 2002, 241.
  6. The Little Review 3.6 (Septembro 1916). Modjourn.org. Alirita 2013-12-03.
  7. Article. Arkivita el la originalo je 2012-12-25. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-12-25. Alirita 2016-08-09.

Literaturo redakti

  • Ladies of the Rope: Gurdjieff's Special Left Bank Women's Group, de William Patrick Patterson. Arete Pubns, 1998 . ISBN 1-879514-41-9.
  • Pound/the Little Review: The Letters of Ezra Pound to Margaret Anderson : the Little Review Correspondence, By Ezra Pound, Thomas L. Scott, Melvin J. Friedman, Jackson R. Bryer. Published by New Directions, 1988. ISBN 0-8112-1059-6.
  • Baggett, Holly A. (ed.) (2000), Dear Tiny Heart: The Letters of Jane Heap and Florence Reynolds, New York University Press
  • “American Writers in Paris, 1920-1939”, Dictionary of Literary Biography.
  • America—Meet Modernism! Women of the Little Magazine Movement: Women of the Little Magazine Movement, de Barbara Probst Solomon, Sarah. Great Marsh Press, 2003. ISBN 1-928863-10-8.[1]

Publikigitaj fontoj redakti

  • Barnet, Andrea. (2004) All-Night Party: The Women of Bohemian Greenwich Village and Harlem, 1913-1930. Chapel Hill, NC: Algonquin Books. ISBN 1-56512-381-6.

Arkivaj rimedoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

  1. America- Meet Modernism!: Women of the Little Magazine Movement - Sarah - Google Books. Books.google.com.