Margarethe Danzi

Maria Margarethe DANZI naskiĝinta Marchand (naskiĝis en 1768, mortis la 11-an de junio 1800 en Munkeno) estis germana komponisto kaj sopranisto.

Margarethe Danzi
Persona informo
Naskonomo Maria Margarethe Marchand
Naskiĝo 1-an de januaro 1768 (1768-01-01)
en Frankfurto ĉe Majno
Morto 11-an de junio 1800 (1800-06-11) (32-jaraĝa)
en Munkeno
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Familio
Patro Theobald Hilarius Marchand
Edz(in)o Franz Danzi
Okupo
Okupo komponisto • operkantisto
vdr

Vivo redakti

Fonto de tiu teksto estas artikolo numero 108 en la artikolserio Virinoj en muziko en la Esperanta Retradio, verkita de Sonia Risso el Urugvajo. [1]

Ŝi naskiĝis en Frankfurto kiel filino de la geedzoj Marchand, ambaŭ ligitaj al la arta kaj muzika mondo de Mannheim. La patrino Magdalena Brochard estis kantistino, sceneja aktorino kaj dancistino de la teatra kompanio de sia edzo, Theobald Hilarius Marchand, kiu fariĝis la unua direktoro de la Nacia Teatro en Mannheim.

Je la aĝo de 10 Maria Margarethe kaj ŝia familio translokiĝis al Munkeno, kie ŝi komencis preni kantlecionojn kun la elstara germana kantistino kaj komponistino de la “Mannheima skolo”, Franziska (Danzi) Lebrun. Post 12 jaroj Margarethe kaj Franziska fariĝos bofratinoj, kiam Margarethe edziniĝu al ŝia frato la konata komponisto, violonĉelisto kaj reĝisoro de la Munkena Kortega Opero, Franz Danzi.

Ankoraŭ infano, ŝi komencis lerni aktoradon por subtenaj roloj, kaj je sia 12- jaraĝo Maria Margarethe kaŭzis fortan impreson kiel pianvirtuozo kaj kantistino kiam ŝi debutis ĉe la Kortega Teatro de Mannheim en la titolrolo de “La Junularo” de Johann Jakob Engel.

Dum tri jaroj Maria Margarethe loĝis kun sia frato Heinrich en Salzburgo ĉe la hejmo de Leopold Mozart, la patro de Wolfgang Amadeus, prenante pianan- kaj komponan lecionojn. Monika Kammerlander citas kiel Leopold informis sian filon Wolfgang pri la tiam 14-jara talento de Margarethe: “…la filo kaj la 14-jara filino de la teatra reĝisoro Marchand en Munkeno, kiuj estas edukitaj de mi kaj Mi esperas […] igi la knabinon bonan kantiston kaj bonegan pianiston”. Jarojn poste Leopold Mozart malsukcese provis igi Torricellan publikigi ŝiajn “Ses sonatojn por klavaro” verkitaj ĉirkau 1786.

Jam 17-jaraĝa Maria Margarethe faris siajn debutojn ĉe la Munkena Kortega Teatro en apogaj roloj antaŭ ol fari sian debuton la sekvan jaron kiel kortega kantistino; ŝi iĝis plej konata pro siaj interpretoj de la operoj de Mozart.

Post la geedziĝo kun la komponisto Franz Danzi ŝi prenis la familinomon de sia edzo, kaj la paro Danzi multe opervojaĝis tra Eŭropo kiel invititoj. Dum tiuj vojaĝoj ŝi komponis solistajn- kaj ĉambrajn muzikajn verkojn. Ŝi akiris internacian rekonon kaj fariĝis primadono de la teatra kompanio de Domenico Guardasoni.

Tamen, malgraŭ la multaj sukcesaj operturneoj kaj post famaj prezentoj en Venecio kaj Florenco, Margarethe Danzi devis definitive reveni al Munkeno: ŝia malbona sanstato post la naskiĝo de du infanoj kaj kronika pulma malsano ĉesigis ŝian karieron. La Munkena Kortega Teatro ankoraŭ ĝuis ŝiajn prezentadojn, kiuj igis ŝin famkonatan primadonon. Bedaŭrinde Margarethe mortis en la aĝo de nur 32 jaroj sen havi ŝancon komplete montri sian talenton.

Ŝiaj unuaj ses piansonatoj verkitaj en 1786 estis perditaj ĝis hodiaŭ. Krome, nur du pianverkoj pluvivas, unu el kiuj estis publikigita sub la nomo de ŝia edzo Franz Danzi kiel movado de lia Piansonato en Fa maĵora op.3. Laŭ fakuloj estas klare konstatite, ke tio estas muziko de lia edzino. La verko de komponistino konata hodiaŭ nur kiel la primadono de la malfrua 18-a jarcento, troviĝas enmetita en piansonato de klasikaĵo kiu estas populara ankoraŭ hodiaŭ! Kaj, efektive, la verko de Margarethe Danzi, kiu evidente ne estis registrita en studio ĝis hodiaŭ, estas senkompare la plej originala.

La soprano Maria Margarethe Danzi estis sufiĉe talenta kaj memfida por iĝi ankaŭ komponistino. Ŝi komponis ĉambrajn verkojn kun ĉarmo kaj struktura forto. Tiuj inkludas Andante kaj Variazioni por klavaro kaj aro de tri sonatoj por piano kaj violono. Feliĉe, la sonatoj por violono kaj piano, kiuj aperis presite jaron post la morto de la komponistino, estas konservitaj en sia tuteco.

Dum ŝi estis vaste rekonita kiel operkantisto kun larĝa repertuaro de roloj, ŝiaj komponaĵoj, kiel tiuj de ŝia bofratino Franziska Lebrun, trovis apenaŭ iujn ajn eldonistojn dum ŝia vivo kaj estis nur plejparte publikigitaj poste.

Verkoj redakti

Listo de verkoj redakti

  • Ses Sonatoj por Klavaro (ĉ. 1786) - perdita (Leopold Mozart malsukcese provis igi Torricellan publikigi tiujn sonatojn)
  • Tri sonatoj por piano kun violono deviga, Opus. 1 (E-bemola, B-bemola, E), publikigita fare de Falter (1801)
  • Marche de Marseillois varié por piano, Opus. 2, publikigita fare de Falter (1802)
  • Varioj por piano (Andante de Piano Sonato en F de Franz Danzi, Opus. 3 — publikigita fare de Falter, ĉ. 1800)

Modernaj eldonoj redakti

  • Margarethe Danzi . Sonate für Violine und Klavier; op. 1,1. Hrsg. und Vorw. von Robert Münster. — Giebing: Katzbichler, [1967]. — 21 S. + 1 St. — (Varie musiche di Baviera).
  • Margarethe Danzi . Sonato I en E-bemola maĵora por violono kaj piano. Red. de Barbara Harbach. - Pullman, WA: Vivace Pr. (VIV 905), c 1996. — 28 S. + 1 St.
  • Margarethe Danzi . Sonato II en B-bemola maĵora por violono kaj piano. Red. de Barbara Harbach. - Pullman, WA: Vivace Pr. (VIV 906), c 1996. — 20 S. + 1 St.
  • Margarethe Danzi . Sonato III en E-maĵora por violono kaj piano. [Red. de Barbara Harbach.] — Pullman, WA: Vivace Pr. (VIV 907), c 1996. — 25 S. + 1 St.
  • Tri Mariaj: tri dekoka-jarcentaj sonatoj de Maria Barthélemon [Nr. 4], Maria Danzi [Op. 1 n-ro 1], Maria Hester Park [Op. 13 n-ro 2]. Red. Susau [ sic ] Eileen Pickett. - Bryn Mawr, PA: Hildegard Publ. (09763), 1997. — VII, 51 S. + 1 St.
  • Maria Margarethe Marchand Danzi . Sonata terza pour le pianoforte (kun violono deviga). [Red. Caroline Cunningham]. - Bryn Mawr, PA: Hildegard Publ., 1998. - [28] S. + 1 St.

Fontoj redakti

Referencoj redakti

  1. Esperanta retradio "Virinoj en muziko #108"