Margarita Gil Roësset

hispana pentristino, skulptistino kaj poetino

Marga GIL Roësset (Las Rozas, 3a de marto 1908 - Las Rozas, 28a de julio 1932) estis hispana skulptistino, ilustristino kaj poetino apartenanta al la Generacio de la 27-a. Oni konsideris ŝin mirinfanino kiu estis admirita en sia epoko pro sia intelektuleco. Ŝi mortis tre juna (memmortigita), pro kio fakte ŝia plurfaceta verkaro estas malabunda. Ŝiaj ilustraĵoj ŝajne inspiraris la verkiston kaj ilustriston Antoine de Saint-Exupéry por lia verko La Eta Princo, ĉar li konis ilin pro oftaj vizitoj al Hispanio.[1]

Margarita Gil Roësset
Persona informo
Naskonomo Margarita Gil Roësset
Naskiĝo 3-an de marto 1908 (1908-03-03)
en Las Rozas
Morto 28-an de julio 1932 (1932-07-28) (24-jaraĝa)
en Las Rozas
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Hispanio
Familio
Frat(in)o Consuelo Gil
Parencoj María Roësset Mosquera
Marisa Roesset Velasco
Okupo
Okupo skulptistoilustristo • poeto • verkisto
vdr

Ŝi formis parton de familio de artistinoj: fratino estis verkistino Consuelo Gil Roësset (1905-1995), onklino estis pentristino María Roësset Mosquera (1882-1921), kuzino pentristino Marisa Roesset Velasco kaj nevino poetino kaj fotistino Marga Clark.[2][3]

Biografio redakti

Ambaŭ fratinoj edukiĝis en tre klera etoso; ilia patrino instigis ilin al arto, kreivemo, paroli lingvojn, vojaĝi, viziti muzeojn, ĉeesti en koncertoj de klasika muziko ktp.[4]​ Kiel mirinfanino, Marga jam desegnis estante sep-jaraĝa, ilustris estante 12-jaraĝa rakonton de ŝia fratino, kiu estis publikigita; kaj 15-jaraĝa ambaŭ fratinoj publikigis alian rakonton en Parizo. Ekde tiam ŝi turnis sin al skulptarto, kaj estante 21- kaj 22-jaraĝa ŝi estis konsiderata inter la plej prestiĝaj skulptistoj en la lando.

Marga kaj ŝia fratino Consuelo estis admirantinoj de la verkistino Zenobia Camprubí, tradukistino de la bengala poeto Rabindranath Tagore, kaj edzino de Juan Ramón Jiménez. En 1932, en opera spektaklo, Olga Bauer-Pilecka prezentis ŝin al la geedzoj kaj Marga enamiĝis al la poeto. Krome ŝi tuj ekverkis buston de Camprubí.

Kuniĝo de diversaj faktoroj (manko de memfido, juneco kaj pasiega kaj malebla amo al Juan Ramón Jiménez), malfeliĉigis ŝin kaj ŝi memmortigis sin la 28an de julio estante 24-jaraĝa per pafo en la tempion. Ĝuste antaŭe ŝi estis doninta al Juan Ramón Jiménez dosierujon en kiu poste Juan Ramón trovis ŝian taglibron en kiu ŝi estis konfesinta sian amon.[5]

Referencoj redakti

  1. «Suicidio de la escultora Margarita Gil enamorada de J.R. Jiménez». La Vanguardia. Konsultita la 6an de marto 2016.
  2. Biografio en Marga Clark, Amarga luz, Barcelona: Circe, 2002.
  3. Marcos, Ana (2015). «Quién fue Marga Gil y por qué debería interesarte (más allá de su suicidio por Juan Ramón Jiménez)». Verne EL PAÍS. Konsultita la 14an de februaro 2016.
  4. Soitu.es, (2008). Cien años de Marga Gil, la escultora que se suicidó enamorada de Juan Ramón. Konsultita la 14an de februaro 2016.
  5. CRONOLOGÍA DE LA VIDA Y OBRA DE JUAN RAMÓN Arkivita el la originalo la 6an de aprilo 2017. Konsultita la 2an de decembro 2015.


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Margarita Gil Roësset en la hispana Vikipedio.