Maria Frances Parke

Maria Frances PARKE (la 26-an de aŭgusto 1772 en Londono – la 31-an de julio 1822, samloke) estis komponistino, pianisto kaj kantistino.[1]

Maria Frances Parke
Persona informo
Naskiĝo 26-an de aŭgusto 1772 (1772-08-26)
en Londono
Morto 31-an de julio 1822 (1822-07-31) (49-jaraĝa)
en Londono
Lingvoj angla
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj IrlandoReĝlando de Granda Britio
Okupo
Okupo kantistokomponistopianisto
vdr

Vivo redakti

Ŝi apartenis al respektata familio de Londonaj muzikistoj: la patro John Parke (1745-1829) kaj lia frato la komponisto kaj komentariisto William Thomas Parke (1761-1847), estis ambaŭ profesiaj hobojistoj.

Maria Frances ricevis siajn unuajn lecionojn pri klaviceno kaj kantado de sia patro, tiel kiel ŝia malpli aĝa fratino Margaretta (1783-1854) kiu ankaŭ estus kantistino, pianisto kaj kordludanto.

Ekde infanaĝo Maria Frances estis sur la scenejoj: en la aĝo de ok jaroj ŝi debutis kiel klavicenisto en la benefica koncerto por sia patro, kaj en la benefickoncerto de la sekva jaro ŝi prezentis pianokonĉerton de J.S. Schroeter kaj debutis kiel kantistino. [2] Je sia dek unu jaro ŝi prezentiĝis kiel instrumentisto en Clementi dueta koncerto kune al Maria Hester (naskita Reynolds) Park (1760-1813), kun kiu ŝi estas ofte konfuzita, ĉar Reynolds geedziĝus en 1787 kun Thomas Park kaj adoptis la edzan familinomon por sia kariero, kio kaŭzas konfuzon pro la simileco de iliaj nomoj. [3]

Kun nur dek tri jaroj Maria Frances prezentiĝis ĉe la Gloucester Festivalo kaj dum la sekvaj jaroj ŝi disvolvis rimarkindan karieron, tiel ke antaŭ la aĝo de dudek ŝi estis la plej elstara sopransolisto en koncertoj kaj oratorioj en Londono kaj en provincoj.

La familio Parke renkontis Haydn kiam li vizitis Anglion, kaj Maria Frances ludis konĉerton dum la paŭzo de la prezentado de la oratorio Samson de Handel ĉe la teatro Drury Lane.

Maria Frances Parke aperis kun la komponisto plurfoje en 1794 - 95, ĉefe kiel kantistino sed foje ankaŭ kiel pianisto. Ŝi kantis ĉe la Hanovra Placa Ĉambro (Hanover Square Room) (1794) en la benefica koncerto de Haydn; reciproke, dum ŝi ludis kaj kantis ĉe sia propra benefickoncerto, Haydn dirigentis de la piano.

Kiel komponistino ŝi verkis allogan muzikon por la amatora merkato: koncertojn, pianosonatojn, kantojn, kaj voĉajn duetojn.  Ŝi prezentis unu el siaj piansonatoj en evento la 19-an de majo 1794, kiam Haydn prezentis novan uverturon.

La verkoj de Maria Frances Parke kiuj atingis nin, estas “Tri Grandaj Sonatoj por pianoforte kun kromaj klavoj” verkitaj en Londono, “Du Grandaj Sonatoj por pianoforte kaj violona akompano”, voĉaj duetoj , kantoj kaj variaĵoj.

En 1815 Maria geedziĝis kun John Beardmore, kaj kiel okazis kun multaj muzikistinoj dum la historio, post la geedziĝo ŝi forlasis sian karieron.

Je ŝia morto en 1822 la sano de ŝia edzo John kolapsis kaj li ankaŭ mortis la saman jaron postlasante orfon ilian kvinjaran filon, kiun prizorgis la onklino Margaretta en la familia hejmo.

Fonto de tiu teksto estas artikolo numero 115 en la artikolserio Virinoj en muziko en la Esperanta Retradio, verkita de Sonia Risso el Urugvajo.


Verkaro redakti

Elektita verkaĵoj inkluzivas:

  • Divertimento kaj Militista Rondo por la Piano
  • Granda Sonato en F Majoro por Solluda Piano
  • Granda Sonato en E-plata Majoro por Solluda Piano
  • Granda Sonato en D Majoro por Solluda Piano [1]

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Baldwin, Olive; Wilson, Thelma (2001). "Maria Frances Parke". In Sadie, Stanley (ed.). New Grove Dictionary of Music and Musicians. Vol. 19. London: Macmillan. pp. 128–129. ISBN 0-333-60800-3.
  2. "EDITIONS: PIANO/PIANO FORTE". Archived from the original on 7 July 2011
  3. Baldwin, Olive; Wilson, Thelma (2004). "Park (née Reynolds), Maria Hester (1760–1813)". In Matthew, H.C.G.; Harrison, Brian (eds.). Oxford Dictionary of National Biography. Vol. 42. Oxford: Oxford University Press. pp. 636–637. ISBN 0-19-861392-X.