Maria de Fátima
Maria de Fátima (Lisbono, 1961) estas portugala fadokantistino, kiu loĝas en Nederlando.
Maria de Fátima | |
---|---|
Naskiĝo | 1-an de januaro 1961 (63-jaraĝa) en Lisbono |
Ĝenroj | fado |
Profesio | kantistino |
Retejo | www.mariadefatima.com |
Persona informo | |
Aliaj nomoj | Maria de Fátima |
Lingvoj | portugala |
Ŝtataneco | Portugalio |
Okupo | |
Okupo | kantoverkisto • fado singer • diskografa artisto |
Ŝi jam frue komencis kanti fadon, kaj registris la unuan albumon kiam ŝi estis 12 jaraĝa.
En Portugalio ŝi kantis kun inter aliaj Amália Rodrigues, Jorge Fernando kaj Camané.
Ekde la fino de la 1980-aj jaroj ŝi loĝas en Amsterdamo kaj koncertas en- kaj eksterlande. Ŝia repertuaro konsistas ĉefe el kantoj de Amália Rodrigues kaj memverkitaj kantoj. En 2002 ŝi kune kun ŝia grupo Rosário prezentis la albumon ‘Foi Deus’, kiu entenas surprizajn kombinaĵojn de tradicia fado kun Folko kaj Nova Epoko elementoj. Ankaŭ en Portugalio ĉi tiu albumo estis entuziasme akceptita. En 2009 ŝi rondvojaĝis kun kantisto Thé Lau tra Nederlando kaj Belgio kun la programo 'Tussen Schelde, Amstel & Taag' (Inter Skeldo, Amstelo & Taĵo).
La akompangrupo de Maria de Fátima konsistas el la sekvaj muzikistoj:
- Daniël Raposo (Portugalio): portugala gitaro
- Aleix de Gispert (Hispanio): klasika gitaro
- Felix Hildenbrand (Germanio): kontrabaso
Diskaro (selekto) redakti
- Miúda da Boavista
- Canta Fados Dedicados ao meu País
- Fados
- Meia Laranja
- Os Pais dos Nossos Pais
- Foi Deus (2002)
- Fado Vivo (2004)
- Alma (2006)
- Memorias do Fado (2009)
- Maria de Fatima - VIVE (2010)
Eksteraj ligiloj redakti
- Oficiala retejo Arkivigite je 2017-01-19 per la retarkivo Wayback Machine