Marie Emmanuelle Bayon Louis

Marie-Emmanuelle BAYON Louis (la 6-a de junio 1745, Marcei – la 29-a de marto 1825, Aubevoye) estis franca komponisto, pianisto kaj salonnière de konsiderinda aktiveco kaj influo en la Klerisma Francio de la 18-a jarcento.

Marie Emmanuelle Bayon Louis
Portreto de Madame Louis kunmetanta muzikon, ĉirkaŭ 1777, Parizo.
Portreto de Madame Louis kunmetanta muzikon, ĉirkaŭ 1777, Parizo.
Persona informo
Naskiĝo 6-an de junio 1745 (1745-06-06)
en Marcei
Morto 29-an de marto 1825 (1825-03-29) (79-jaraĝa)
en Aubevoye, Eure
Tombo cimetery of the Saint-Georges church
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Familio
Edz(in)o Victor Louis
Okupo
Okupo salonestrino • pianistokomponisto
vdr

Samtempuloj konsideris, ke Mlle. Bayon (aŭ Baillon) faris la fortepianon populara en Francio.[1] En 1770 ŝi geedziĝis al la arkitekto Viktoro Louis.[2] Ŝiaj konservitaj verkaĵoj estas, nomita Bayon, kolekto de ses klavaraj sonatoj, tri el ili kun violona akompano, opus 1 (1769) kaj, kiel Louis, la du-akta komika opero, Fleur d'épine, unuafoje prezentita en 1776. Aliaj verkoj diskutitaj dum ŝia vivdaŭro inkluzivas cetere instrumentan ĉambran muzikon, komikan operon kaj muzikon por La fête de Saint Pierre prezentita en 1771.[3]

Vivo redakti

Fonto de tiu teksto estas artikolo numero 88 en la artikolserio Virinoj en muziko en la Esperanta Retradio, verkita de Sonia Risso el Urugvajo.


Marie-Emmanuelle Bayon naskiĝis okcidente de Parizo. En sia infanaĝo ŝi verŝajne ricevis la patronecon de la Marquise de Langeron por ke ŝi havu specialan edukadon pri muziko. Marie Emmanuelle mem esprimis sian dankemon dediĉante al ŝi sian unuan publikigitan volumon de ses klavarsonatoj (1769). Ŝi skribis: pro "la multaj avantaĝoj kiujn ŝi donacis al mi ekde mia plej frua infanaĝo". Tiu ĉi publikaĵo de ses sonatoj, tri el kiuj estis por violona akompano, alportis rekonon al Emmanuelle eĉ ekster Francio.

Fraŭlino Bayon fariĝis konata kiel virtuoza klavicenisto kaj pianisto; ekde la aĝo de 21 ŝiaj agadoj estas menciitaj en memorverkoj kaj korespondado de kelkaj el la ĉefaj viroj kaj virinoj de la franca socio; ŝi aperas en rilato al sia partopreno en la salono de la tre konata kaj influa verkistino kaj instruistino Stéphanie de Genlis (1746-1830) kiu konsideris Marie Emmanuelle sia amikino.

La enciklopediisto kaj filozofo Denis Diderot (1713-1784), kiu admiris Mademoiselle Bayon, menciis Emmanuelle en pluraj leteroj kaj priskribis ŝian manieron ludi la klavaron dirante ke "ŝia tuta animo estas ĉe ŝiaj fingropintoj"; li komparis la muzikon de Emmanuelle Bayon kun tiu de Domenico Alberti, Johann Christian Bach, Johann Gottfried Eckard, Johann Schubert, kaj aliaj eksterlandaj komponistoj en Parizo.

Ŝi komponis 5 instrumentajn muzikojn, kaj muzikon por teatraĵoj, kiujn ŝi prezentis en la salono de Madame de Genlis kunlabore kun renomaj amatoraj muzikistoj kiel ŝi, same kiel kun internacie famaj francaj kaj eksterlandaj profesiaj muzikistoj. Ŝi ankaŭ partoprenis en la salono kiel aktorino-kantistino en dramecaj produktadoj, kiel komedioj kaj skeĉoj.

En sia 25a jaraĝo ŝi geedziĝis kun la arkitekto Victor Louis (1731-1800), el la samaj gravaj politikaj kaj sociaj rondoj kiel ŝi. Kvar jarojn poste naskiĝis ilia sola infano Marie Hélène Victoire.

Dum la Pariza sezono de 1776–77 ŝi komponis kaj prezentis la operon en du aktoj por solvoĉoj, koruso kaj orkestro, titolitan "Dorno-floro" (Fleur d'épine) surbaze de libreto de Claude-Henri Fusée, abato de Voisenon (1704-1775), eminenta verkisto kaj tekstaŭtoro.

Fleur d'épine havis 12 prezentadojn fare de la Comédie Italienne. En la lasta prezentado ĉeestis la Reĝino Marie-Antoinette kaj membroj de la reĝa familio. Fleur d'épine ankaŭ estis prezentita en Bruselo kaj Bordozo en 1784.

En la daŭro de la sekvaj dek jaroj estis eldonitaj aŭ publikigitaj en muzikrevuoj pluraj muzikaj eroj de la verko, kiel kelkaj aranĝoj por voĉo kun kaj sen akompano, kaj aranĝo de la uverturo por klavaro kun violono kaj violonĉelo. La neeldonitaj verkoj de Marie Emmanuelle, kiuj estis socie komentitaj dum ŝia vivodaŭro sed ankoraŭ ne estas trovitaj, inkludas plian instrumentan ĉambran kaj operkomikan muzikon, kaj la muzikon por La fête de Saint Pierre.

Kun la rimarkinda escepto de Fleur d'épine, Madame Louis evidente verkis kaj prezentis muzikon plejparte por privataj renkontiĝoj. Ŝia socia pozicio, malhelpis ŝin havi pagitan profesian nomumon, sed ŝia muzikagado donis al ŝi konsiderindan influon en aferoj de gusto kaj stilo.

En 1776, novaĵoj de la franca kortego pri socio kaj kulturo identigis sinjorinon Louis, komponiston de ‘Fleur d'épine’, kiel la personon, kiu “jam estis fama sub la nomo de Mademoiselle Bayon pro sia muzika talento. Ŝi estas tiu, kiu modigis la fortepianon, la instrumenton kiu nun estas modo."

Publikitaj verkoj (elekto) redakti

  • Ses sonatoj, op.1. Parizo, Vendôme, 1769 (faksimilo ed., Nov-Jorko: Da Capo Gazetaro, 1990).
  • Fleur d'épine, plena poentaro. Parizo, 1776. Eltiraĵoj en Virinaj Komponistoj: Muziko Tra la Eraoj (8 vols; Nov-Jorko: G. K. Halo/Macmillan, 1996- ), vols. 4 (voĉaj nombroj) kaj 5 (uverturo).

Referencoj redakti

  1. Quoting Correspondance secrète, politique et littéraire (news of the French court, society, and culture), eld. Métra (London: J. Adamson, 1787), vol. 3, p. 216 (3 August 1776).
  2. D. Hayes, Introduction to Madame Louis: Fleur d’épine (‘Mayflower’), opéra-comique; excerpts from full score, 1776, En Women Composers: Music Through the Ages, eldonita de Sylvia Glickman kaj Martha Schleifer (12 vol; New York: G. K. Hall/Macmillan, 1995- ), vol. 4, pp. 93-154.
  3. Jacqueline Letzter kaj Robert Adelson, Women Writing Opera: creativity and controversy in the age of the French Revolution (Berkeley: University of California Press, 2001), Appendix C, Table 1, pp. 22ff.