Maries-abio

specio

La Maries-abio (Abies mariesii, en japana lingvo, オオシラビソ aŭ アオモリトドマツ, Oh-ŝirabiso, aŭ Aomori-todomatsu) estas abio hejma al montaroj de centra kaj norda Honŝuo, Japanujo. Ĝi vegetas je altitudoj de 750-1 900 m en norda Honŝuo, kaj 1 800-2 900 m en centra Honŝuo, ĉiam en la mezvarma pluvarbaro kun alta precipitaĵo kaj malvarmetaj, humidaj someroj, kaj tre forta vintra neĝofalo.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Maries-abio

Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Pinofitoj Pinophyta
Klaso: Pinopsidoj Pinopsida
Ordo: Pinaloj Pinales
Familio: Pinacoj Pinaceae
Genro: Abio Abies
Abies mariesii
Mast. 1879
Konserva statuso

Konserva statuso: Malplej zorgiga (LR/lc)
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Priskribo redakti

 
Habito de Maries-abio

Tiu palearktisa specio estas mez-granda ĉiamverda konifera arbo kreskanta ĝis alteco de 15–30 m kun trunko diametro ĝis 0,8 m, pli malgranda kaj kelkfoje arbeda apud la arbarlimo. La folioj estas pinglecaj, platigataj, 1,5-2,5 cm longaj kaj 2 mm larĝaj kaj 0,5 mm dikaj, nebrile malhele verdaj supre, kaj kun du blankaj strioj de stomoj malsupre, kaj iomete noĉita je la pinto. La folia aranĝo estas spirala je la ŝoso, sed kun ĉiu folio varie turnita je la bazo, tial ili troviĝas platigite je ĉiu flanko de kaj supre de la ŝoso, kun neniu malsupre de la ŝoso. La ŝosoj estas oranĝkolor-ruĝaj kun dense felta harigiteco. La strobiloj estas 5–11 cm longaj kaj 3–4 cm larĝaj, malhele purpur-bluaj antaŭ matureco; la skvamaj brakteoj estas mallongaj, kaj kaŝitaj en la fermita strobilo. La flugiligitaj semoj estas liberigataj kiam la strobiloj disfalas je matureco proksimume 6–7 monatoj post polenado.

La Maries-abio estas tre parenca al la gracia abio (A. amabilis) de la pacifika marbordo de Nordameriko, kiu diferenciĝas per siaj iomete pli longaj folioj (2-4,5 cm) kaj pli grandaj strobiloj (9–17 cm longaj).

Malkovro redakti

 
Pingloj de Maries-abio

La Maries-abio estas nomata laŭ la angla botanikisto Charles Maries (1851-1902), kiu enkondukis la specion en Britujon en 1879. Laŭ la raporto en Hortus Veitchii, kiam li estis atendanta vaporŝipon en Aomori en la ĉefa insulo (Honŝuo) por transporti lin al Hakodate en la insulo de Hokajdo:

Maries rimarkis en ĝardeno koniferon kiu estis nekonata al li. Li eksciis ke estis eble trovi ĝin grandkvante sur la najbara montaro. Li ekserĉis ĝin, kaj estis atinginta altitudon de 1 000 metroj, kiam estis klare ke la bambua densaĵo konstituis nepenetreblan barieron je tiu flanko de la montaro. Li kontraŭvole revenis, kvankam la celo de sia serĉo estis tute videbla. La sekvantan tagon li denove suprengrimpis ekde la norda flanko, kaj kapablis akiri strobilojn de la nova specio, ekde tiam nomata Abies mariesii de Maxwell T. Masters [1].

Referencoj redakti

  1. angle James Herbert Veitch. (2006 reprint) Hortus Veitchii. Caradoc Doy, p. 80. ISBN 0-9553515-0-2.

Bibliografio redakti

Vidu ankaŭ redakti