Marko (japane :母をたずねて三千里, "3 000 Leŭgoj Serĉante Mian Panjon") estas 52-epizoda japana animea televida serio produktita kaj reĝisorita fare de Isao Takahata (kiu estas fama pro verkaĵo lia La tombo de la lampiroj). [1]

Marko
animea televida serio
Originala titolo 母をたずねて三千里
Originala lingvo japana lingvo
Origina lando Japanio
Ĝenro drama animeo kaj mangao, aventura animeo kaj mangao, filmo bazita sur romano, historieca animeo kaj mangao
Reĝisoro Isao Takahata
Amplekso
Sezonoj 1
Epizodoj 52
Daŭro sen reklamoj 24
Elsendo
Unua elsendo 4 jan. 1976
Eksteraj ligiloj
ĉe IMDb
vdr

La intrigo traktas la vojaĝon de la juna itala knabo nomata Marko Rossi serĉante sian patrinon. Eminentaj nomoj en la animea industrio kiel Hayao Miyazaki kaj Yoshiyuki Tomino (Gundam) ankaŭ partoprenis en la kreado de la serio kaj ĝi estis produktita por televido en 1976. La serio estas bazita sur la rakonto "De la Apeninoj ĝis la Andoj" de la romano Koro (en la itala : "Cuore") de Edmondo de Amicis.

En Japanio, la serio estis elsendita kiel parto de la elsendotrako kiu estis konata kiel "Monda ĉefverkoteatro" kaj inkludis multajn seriojn kiuj estis ĉiuj bazitaj sur unu aŭ alia klasika porinfanverkaĵo.

La serio estis vendita kaj elsendita en aliajn landojn kaj iĝis tuja sukceso en multaj landoj, kiel ekzemple Portugalio, Brazilo, Peruo, Hispanio, Venezuelo, Kolombio, Germanio, Ĉilio, Filipinio, Malajzio, Turkio, Irano, la araba mondo, kaj Israelo. En kelkaj eŭropaj kaj en latin-amerikaj landoj la serio estas simple konata kiel Marko. En la araba la serio estis grandega sukceso; ĝi nomiĝis Wada'an Marko ( وداعاً ماركو ), kun la signifo Adiaŭ Marko.

Kutime la serio estis prezentita kun dublado al la loka lingvo en porinstrua televida kanalo. Ĉar la serio gajnis tiom da furoro inter infanoj kaj familioj ĝi estis elsendita multfoje en ripetaj elsendoj en infankanalo kaj en Juniora kanalo, kaj fariĝis unu el la konataj infanaj serioj de kelkaj generacioj.

La kanto de la serio, malfermanta kaj fermanta ĉiuj epizodojn, estis komponita fare de Kōichi Sakata.

En 1980, Takahata kreis filmversion resumantan la serion. En 1999, Kozo Kuzuha produktis plenlongan animean filmon nomitan Marko - La Filmo kiu estis fakte mallongigita versio de la serio sed inkludis novajn segmentojn produktitajn precipe por la filmo.

Intrigo redakti

La serio temigas la rakonton de Marko, juna kaj energia knabo vivanta kun sia familio en la havenurbo de Ĝenovo en Italio dum la Depresio de la jaro 1881. Pietro, la patro de Marko, estas la manaĝero de kliniko por la sanservoj de malriĉaj pacientoj (kie li ankaŭ faras eksperimentojn kun kontestataj terapioj tiutempe, kiel ekzemple sangotransfuzoj), pro tio la familio travivas en monmalfacilaĵoj. La kara patrino de Marko, Anna Rossi, estas devigita vojaĝi al Argentino por trovi laboron kaj gajni monon eĉ tiam kiam ŝia plej juna filo estas knabeto kiu bezonas sian patrinon. Post pluraj monatoj, la kontakto kun Anna estis interrompita kiam la leteroj de ŝi ĉesis alveni. Marko timas ke la plej malbona okazis al ŝi. Ĉar lia patro estas tro okupata de sia laboro en la kliniko kaj lia frato, Tonio, estas tro okupata studante veturi lokomotivon en Milano, juna Marko decidas eliri sola por serĉi sian patrinon en Argentino.

Marko kunportas kun li lia eta amiko Amedeo, aminda simio apartenanta al lia frato Tonio, kaj kaŝeliras dum la nokto kiel kaŝpasaĝero sur la pasaĝerŝipo Andrea Doria velante al Brazilo. La venontan matenon la kapitano trovas Marko'n kaj alvokas sian patron. Post la insisto de Marko, lia patro permesas al li foriri kaj la kapitano konsentas en kondiĉo de li funkcus kiel la asistanto de la ŝipa kuiristo. En Brazilo, la kuiristo aranĝas por Marko lokon sur enmigrinta ŝipo kiu velas al Bonaero, kie li amikigas maljunulon nomitan Frederico kaj lia familio. Kiam Marko alvenas en Bonaero, li konvertas sian tutan monon en argentinan monon, sed ĵus post la monkonvertiĝo ŝtelisto elpoŝigas lin kaj ŝtelas lian tutan monon. Li iras al la domo de Francesco Mallelli, parenco de la kuzo de lia patro per kiu Anna kutimis sendi la leterojn sed malkovras ke li jam ne plu vivas tie, la nova gastejestrino diras ke Mallelli falis en pezajn ŝuldojn kaj forkuris el la grandurbo, ŝajne al Bahía Blanca kiu situas en la malproksima sudo de la lando. Marko decidas iri tien por trovi Mallelli esperante ke eble ankaŭ sia patrino iris tien kun li. Post kelkaj tagoj li renkontas la pupisto Pepino kaj liajn tri filinojn: Concetta, Fiorina kaj Giulietta, kiuj estas liaj malnovaj konatoj el Ĝenovo. Kune kun ili li iras sur longan vojaĝon direkte al Bahía Blanca en ĉaro.

En Bahía Blanca Marko ne povas trovi spuron de sia patrino aŭ de Mallelli. Li renkontas sinjoron kiu asertas esti hispana nomita Marcel kiu donas al li leteron skribitan en la manskribado de Anna, kun aktuala adreso en Bonaero ĉe la hejmo de la McInnes-familio kaj donas al li monon por trajnveturo reen al Bonaero. Ĝi tiam turniĝas ke Marcel estas fakte Mallelli kaj post fariĝi bankrota, li ŝtelis la monon kiun Anna sendis kune kun la leteroj kaj tial ne plusendis ilin. Tio montriĝas kiel la kialo kial ŝia korespondado ĉesis veni al ŝia familio en Ĝenovo. Ĝi ankaŭ turniĝas ke la McInnes-familio translokiĝis kun Anna al la grandurbo de Kordobo. Malelli provas kolekti monon por Marko ankaŭ por voaĝo al Kordobo sed sen sukceso, tiel ke li estas devigita sendi lin al Bonaero sen rakonti al li ke Anna estas ne plu tie, aliflanke, li direktas lin al influa persono nomita Padovani ĉiaokaze se Marko renkontos problemojn tie. Kiam Marko revenas la Bonaero, li malkovras al sia teruro ke la McInnes-familio refoje translokiĝis kaj ricevas de la nova gastejestrino ilian adreson en Kordobo. Gvidita fare de "Marcel" li kontaktas Padovani-on kiu ekkomprenas ke Marcel estas mensoganto kaj liaj motivoj estas dubaj kaj rakontas tion al la ŝokita Marko. Sed Padovani ja helpas al Marko kaj pagas por lia vojaĝo al Rosario kaj donas al li la adreson de viro nomita Brientos kaj leteron en kiu li petas al li helpi al Marko veni al Kordobo. Bedaŭrinde por li, kiam Marko alvenas al la domo de Brientos en Rosario, montriĝas ke li iris al Bonaero la antaŭan tagon kaj nur revenos la postan monaton, Marko petegas la serviston kiu malfermis la pordon por lia helpo ĉar li havas nenie por iri, sed la servisto reagas kun malĝentileco kaj piedbatas Marko'n el la strato. Marko en malespero decidas piediri al Kordobo kaj ĝuste tiam feliĉe renkontas Frederico'n kiu estis kun li sur la ŝipo de Brazilo ĝis Bonaero. Li kondukas lin al itala restoracio nomita la Stelo de Italio, kie italaj enmigrintoj aranĝas por li financan subtenon kaj rezultiĝas monsumon por trajnveturo al Kordobo, post kiu ĉiuj ekkantas Bella ciao.

En Kordobo, Marko malkovras ke McInnes refoje translokiĝis sed al nekonata adreso, kaj tiam li vidas malriĉan knabon nomitan Pablo serĉanta manĝaĵojn en la rubujoj. Ĉar Marko estas akompanita de Amedeo, Pablo opinias ke Marko estas riĉa knabo kiu rigardas lin moke kaj batalo ekas inter la du, sed post kiam Marko diras ke li havas nenie iri, Pablo moliĝas kaj portas lin en sia hejmo. Post kelkaj tagoj fiŝkaptante Pablo vidas ĉevalĉaron kun la nomo McInnes skribita sur ĝi, sekvas ĝin kaj kondukas Marko'n al sinjoro McInnes. Montriĝas, ke sinjoro McInnes kiu loĝas tie estas Victor McInnes kaj Anna estas dungita de sia kuzo Ramon McInnes en San Miguel de Tucumán, granda urbo de Tukumano. Li donas al Marko monon por trajnobileto kaj la adreson de ilia fabriko tie. La fratino de Pablo estas malsana kun pulminflamo, kaj Marko uzas la tutan monon kiun li ricevis de Victor por pagi la kuraciston kiu savas ŝian vivon. Marko estas devigita ŝteliri sur vartrajnon kiel kaŝpasaĝero, sed estas malkovrita fare de la trajnoŝoforo pro Amedeo, kaj tial eliras de la trajno en la mezo de nenie. Grupo de vagantaj gaŭĉoj (vakeroj) savas Marko'n. Ili vojaĝas kune dum kelkaj tagoj, kaj poste ili afable donas al Marko maljunan azenon nomatan Azeneto kun nur kelkaj tagoj por vivi - kiel transportilon por atingi Tucumán sekure.

Post pluraj tagoj da vojaĝado, Azeneto mortas, kaj Marko faras la ceteron de la vojo al Tucumán piede. Dum la vojaĝo lia manĝaĵo finiĝas, lia ŝuo ŝiriĝas kaj li vundiĝas en sia gambo. Dume ĉe la McInnes-domo en Tucumán Anna estas malsanega kaj senkonscia, kaj la kuracisto diagnozas ke nur kirurgio savos ŝin sed timas ke ŝia korpo estas tro malforta por elteni la operacion. Unun nokton, neĝoŝtormo ekas kaj la elĉerpita kaj vundita Marko kolapsas kaj preskaŭ frostiĝas al morto en la neĝo, sed preterpasanto vojaĝanta de Tucumán trovas lin kaj savas lin, kun sia helpo. Marko resaniĝas kaj daŭras vojaĝi ĝis li atingas la fabrikon en Tucumán, kie li estas informita pri la kondiĉo de Anna kaj kuras al la McInnes-domo, kiu estas tuta tago for de piedirado.

Kun la cetero de lia forto li alvenas en la domon kaj finfine renkontas Anna, komence ŝi opinias ke ŝi haluciniĝas aŭ sonĝas sed poste ŝi reakiras konscion kaj ili falas en la brakojn de unu la alian. Kiel rezulto, ŝia kondiĉo pliboniĝas signife kaj ŝi trapasas la kirurgion sukcese. Ĉe la fino de la serio, Marko kaj Anna vojaĝas reen hejmen kune, kaj laŭlonge de la vojo ili renkontas ĉiujn homojn kiuj helpis al Marko ĝis ili atingas Ĝenovon kaj reunuiĝas kun Pietro kaj Tonio.

Menciindas ke la intrigo estas akompanata de pluraj kantoj kaj ornamita per multe de itala-argentina folkloro.

Roluloj redakti

Ĉefroluloj redakti

  • Marko Rossi : knabeto, la ĉeffiguro en la serio. Li vojaĝas longe por trovi sian patrinon.
  • Anna Rossi : la patrino de Marko. En la origina rakonto ŝia nomo estas Giuseppe.
  • Pietro Rossi : la patro de Marko.
  • Antonio Rossi : la pli maljuna frato de Marko.
  • Amedeo : Simio, la dorlotbesto de Antonio kiu aliĝas al Marko sur la vojaĝo.
  • Pepino : Italiano kiu profesie prizorgas pupteatron, kune kun siaj tri filinoj Concetta, Fiorina kaj Julieta.
  • Fiorina : Itala amiko de Marko kaj la filino de Pepino.

Malĉefaj roluloj redakti

  • Onklino Katrina : la najbaro de Marko.
  • David Lukino : la ebria najbaro de Marko kaj la edzo de Katrina (nur menciita en la unuaj ĉapitroj).
  • Emilio : la plej bona amiko de Marko.
  • Concetta : la plej aĝa filino de Papino.
  • Avo Frederico : viro kiu helpas al Marko veni al Kordobo.
  • Gina Kristini : Poŝtliveristo kiu laboras ĉe kargokompanio, la unua dunganto de Marko.
  • Sinjoro Girotti : botellavisto, la dua dunganto de Marko.
  • Azeneto : maljuna azeno kiun Marko rajdas al Tucumán. La sceno de lia morto estas konsiderata kiel korŝira kaj larmiga momento.
  • Onklo Francesco Mallelli : la onklo de Marko kiu ŝtelis la monon el la leteroj senditaj al Italio.
  • Fusco : Posedanto de gastejo en Bonaero. Helpis al Marko veni al Rosario.
  • Giulietta : la pli juna fratino de Fiorina.

Referencoj redakti

  1. "Nippon Animation : Catalogue". www.nipponanimation.com. arkivita de la originalo la 15-an de julio 2009. Reprenita la 12-an de januaro 2022.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligoj redakti