Martin Schmeitzel

germana historiisto

Martin Schmeitzel (pro ŝmajcel), Schmeizel estis saksa statistikisto en Transilvanio, universitata profesoro naskita en Braŝovo la 28-an de majo 1679 kaj mortinta en Halle la 30-an de julio 1747.

Martin Schmeitzel
Persona informo
Naskiĝo 28-an de majo 1679 (1679-05-28)
en Braŝovo
Morto 20-an de julio 1747 (1747-07-20) (68-jaraĝa)
en Halle (Saale)
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo heraldist • universitata instruisto • historiisto
vdr

Biografio redakti

Martin Schmeitzel de 1700 studis teologion en Jena, poste en Wittenberg kaj Greifswald. Kiel ĉedoma instruisto li faris vojaĝojn en Danio, Germanio kaj Svedio. En 1721 li estis profesoro en Jena kaj universitata bibliotekisto. De 1731 li estis profesoro pri ŝtatjuro kaj historio de universitato de Halle. Li uzis unue la vorton statistiko en siaj prelegoj de Jena (Collegium politico-statisticum, 1723). Dum sia restado en Halle li esploris precipe la historion de Transilvanio kaj li pririĉigis la kolekton de la universitata biblioteko. La katalogon kunmetitan de li eldonis universitata profesoro Michael Agnethler en Helmstedt (1748 – 51).

Verkoj redakti

  • Commentatio historica de Coronis…Regni Hungariae coronae (Jenae, 1712);
  • Einleitung zur Staatwissenschaft…(Halle, 1732);
  • Catalogus scriptorum, qui res Hungariae, Transsilvaniae etc illustrant… (Halle, 1748).

Fonto redakti