Marvin Gaye

usona kantisto

Marvin Pentz Gay Jr., kiu literumis sian familinomon ankaŭ Gaye (2a de Aprilo, 1939 – 1a de Aprilo, 1984),[1] estis usona kantisto kaj kantoverkisto. Li helpis formi la ritmenblusan sonon Motown en la 1960-aj jaroj, unue kiel en-doma sesimuzikisto kaj poste kiel soloa artisto kun serio de sukcesoj, kio havigis al la li la kromnomojn "Princo de Motown" kaj "Princo de Soulo".

Marvin Gaye
Marvin Gaye (1973).png
Persona informo
Naskonomo Marvin Pentz Gay, Jr.
Aliaj nomoj Marvin Gaye
Naskiĝo 2-an de aprilo 1939 (1939-04-02)
en Vaŝingtono
Morto 1-an de aprilo 1984 (1984-04-01) (44-jara)
en Los-Anĝeleso
Mortokialo pafvundo
Tombo Glendale
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Alma mater William Syphax School • Randall Junior High School • Spingarn High School • Cardozo Education Campus
Familio
Patro Marvin Gay Sr.
Patrino Alberta Gay
Frat(in)o Frankie Gaye
Edz(in)o Anna Gordy Gaye • Denise Gordy
Infano Nona Gaye
Okupo
Okupo kantistokomponistomuzikproduktistokantaŭtoropianistomuzikistokantoverkisto
TTT
Retejo http://www.marvingaye.net/
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Motown kantoj de Gaye estis "Ain't That Peculiar", "How Sweet It Is (To Be Loved By You)", kaj "I Heard It Through the Grapevine". Gaye ankaŭ registris duetojn kun Mary Wells, Kim Weston, Tammi Terrell kaj Diana Ross. Dum la 1970-aj jaroj, Gaye registris la albumojn What's Going On kaj Let's Get It On kaj iĝis unu el la unuaj artistoj en Motown kiuj liberiĝis el la ligiloj de produktorkompanio.

Liaj postaj registroj influis kelkajn samtempajn R&B subĝenrojn, kiel quiet storm kaj neo soul.[2] "Sexual Healing", publikigita en 1982 en la albumo Midnight Love, havigis al li liajn du unuajn premiojn Grammy.[3] La lastaj televidaj aperoj de Gaye okazis ĉe la korbopilka spektaklo de la NBA nome All-Star Game de 1983, kie li kantis "The Star-Spangled Banner"; Motown 25: Yesterday, Today, Forever; kaj Soul Train.[4]

La 1an de Aprilo, 1984, la antaŭtago de sia 45a datreveno, Gaye estis mortpafita fare de sia patro, nome Marvin Gay Sr., en ilia domo ĉe Hancock Park, Los-Anĝeleso, post kverelo.[5][6] Gay Sr. poste ricevis ses jarojn de suspendita kondamno kaj kvin jarojn de provizora libero. Multaj institucioj postmorte atribuis al Gaye premiojn kaj aliajn honorojn kiel Grammy pro Vivodaŭraj Atingoj, kaj enmeto en la Kantoverkista Famulejo, la Fam-Salono kaj Muzeo de Rokenrolo, kaj similaj honorejoj.[7]

StudialbumojRedakti

  • The Soulful Moods of Marvin Gaye (1961)
  • That Stubborn Kinda Fellow (1963)
  • When I'm Alone I Cry (1964)
  • Hello Broadway (1964)
  • How Sweet It Is to Be Loved by You (1965)
  • A Tribute to the Great Nat "King" Cole (1965)

NotojRedakti

  1. Simmonds 2008, pp. 190–192.
  2. Weisbard, Eric. (10a d Oktobro, 1995) Spin Alternative Record Guide (Ratings 1–10), 1‑a eldono, New York: Vintage Books, p. 202–205. ISBN 0-679-75574-8. OCLC 32508105. [rompita ligilo]
  3. Marvin Gaye (angle) (4a de Junio, 2019). Arkivita el la originalo je 17a de Novembro, 2017. Alirita 9a de Junio, 2019.
  4. Batchelor 2005, pp. 41–43.
  5. Marvin Gaye House. Arkivita el la originalo je 25s de Aprilo, 2013. Alirita 18a de Junio 18, 2012.
  6. Communications, Emmis. (Januaro 1998) Dial Them For Murder.
  7. Marvin Gaye Timeline. The Rock and Roll Hall of Fame (21a de Januaro, 1987). Arkivita el la originalo je 1a de Majo, 2011. Alirita 23a de Decembro, 2010.