Maryāda Rāmanna (telugue మర్యాద రామన్న) estas barata telugua agadfilmo kaj komedia dramo de 2010 ko-skribita kaj reĝisorita fare de de S. S. Rajamouli. La filmon produktis Shobu Yarlagadda kaj Prasad Devineni sub Arka Media Works. La kinosteloj Sunil, Saloni kaj Nagineedu aktorumis en la filmo. Ĝi havas muzikon komponita de M. M. Keeravani kun kinematografio kaj redaktado elfarita de Rami Prasad kaj Kotagiri Venkateswara Rao, respektive.

Maryāda Rāmanna
filmo
Originala titolo భళి భళి భళిరా భళి రాజమౌళి
Produktadlando  Barato
Originala lingvo telugua lingvo
Kina aperdato 23-a de julio 2010
Daŭro 125 minutoj
Ĝenro komedia filmo
Kameraado Ram Prasad
Buĝeto 12–14 kroroj ₹ (2,6–3,1 milionoj USD)[1][2]
Reĝisoro(j) S. S. Rajamouli
S. S. Kanchi
(dialogoj)
Produktisto(j) Shobu Yarlagadda
Scenaro S. S. Rajamouli
Laŭ la verko de Our Hospitality de Buster Keaton
Filmita en  Barato
Loko de rakonto Andra-Pradeŝo
Muziko de M. M. Keeravani
Ĉefrolantoj
Produktinta firmao Arka Media Works
Distribuo Arka Media Works
vdr

Kiam Rajamouli rigardis la komedian filmon Balagalittu Olage Baa de S. Narayan, li ŝatis ĝin multege kaj deziris al re-rakonti la saman rakonton laŭ sia propra maniero.[3] Li provis kontakti la originalajn kreintojn sed eltrovis, ke la originalaj verkistoj de la filmo estis delonge mortintoj kaj ke la kopirajto de la filmo eks-validiĝis ĉar ĝi aĝis pli ol 75 jaroj (kalkulitaj ekde publikiĝo).[4] S. S. Kanchi kaj Rajamouli adaptis la rakonton uzante lokojn de Rayalaseema, koncentrante sur la samtempaj perforto kaj gastemo kiu kunekzistis en la regiono.[3][5][6]

Publikigita la 23-an de julio 2010, la filmo komencis kun favoraj taksoj de kritikistoj. Farita kun buĝeto de 12–14 kroroj ₹ (2,6–3,1 milionoj USD), la filmo estis komerce sukcesa, kolektante malnetan enspezon de pli ol ₹29 kroroj (6,35 milionoj USD).[noto 1] Ĝi iĝis unu el la plej enspezantaj teluguaj filmoj de 2010.[2][8][9] Ĝi ricevis kvar premiojn Nandi, inkluzive kiel plej bona populara longa filmo.

Ĝi estis refarita en diversaj lingvoj, nome Maryade Ramanna (2011) en la kanara, Faande Poriya Boga Kaande Re (2011) en la bengala, Son of Sardaar (2012) en la hindia, Vallavanukku Pullum Aayudham (2014) en la tamila kaj Ivan Maryadaraman (2015) en la malajala.

Intrigo redakti

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

1982: Gandikota de Rayalaseema suferas pro konstanta perforto pro venĝo inter du familioj. La unua familio, nome Ramineedu, havas du adoleskajn filojn (Mallasuri kaj Baireddy); la dua estas la familio de Raghava Rao, kiu havas infanon. En interbatiĝo, Raghava Rao murdas la fraton de Ramineedu kaj fuĝas kun sia familio dum Ramineedu kaj liaj filoj ĵuras venĝon.

2010: Orfiĝinta Ramu estas elpelita de sia laborposteno kaj planas aĉeti aŭtorikiŝon por postvivi, sed malsukcesas financi ĝin de li mem. Li ricevas laŭleĝan avizon rilate al kvin akreoj de lando kiujn li heredis en Gandikota kaj moviĝas al la vilaĝo per trajno, celante vendi la landon por plenumi siajn ekonomiajn bezonojn. Li amikiĝas kun sia ko-vojaĝantino, nome Aparna, kiu enkondukas sin al ŝia patro Ramineedu; Ramineedu votas helpi lin vendi lian landon senkonscia pri la fakto ke Ramu estas la filo de Raghava Rao. Ramu estas ŝirmita ĉe la hejmo de Ramineedu, dum Mallasuri perceptas lian identecon kaj sciigas Ramineedu-n kaj Baireddy-n pri tio; Tiel ili decidas atendi ke li foriras eksteren de la domo por murdi lin, ĉar grava tradicio malpermesas murdi homojn en la domo. Subaŭdante la konversacion, Ramu konscias ke li ne devas absolute lasi la domon kiam Ramineedu kaj liaj filoj ĉeestas en la domo, kaj eltrovas kialojn por resti en la domo.

Ramu ŝajnigas esti vundita per svingo kaj la bo-kuzo de Aparna, nome Srikanth, kuracisto kiu verŝajne geedziĝos kun ŝi, deklaras al Aparna sekrete ke Ramu fartas bone kaj suspektas ke li povus aktorumi ĉar li enamiĝis en ŝi kaj ne deziras lasi la hejmon. Srikanth konsentas kun Ramu kaj deklaras al Ramineedu kaj al liaj filoj ke li devas ripozon. Ekkonsciante ke Ramu estas utiliganta sian tradicion, Ramineedu kaj liaj filoj konspiras forigi lin de la domo. Ramineedu kaj liaj filoj estas cetere malhelpitaj pro la fakto, ke la morta datreveno de la frato de Ramineedu okazas la sekvan tagon, kaj parencoj alvenos por la okazo. Hipotezanta ke la ĉeesto de parencoj savos lin de morto, Ramu intrigas igi ilin restadi dum pli longa tempo, por ebligi siajn planojn forkuri; lernanta ke la gepatroj de Srikanth forte deziras ke li geedziĝu kun Aparna kiam ili enkondukas la diskuton en la ĉeesto de Ramineedu, Ramu persvadas Srikanth-om geedziĝi kun Aparna kaj konvinkas la patron de Srikanth aranĝi la geedziĝon la tuj sekvan tagon por ke ilia geedziĝo igu la parencojn daŭre resti.

Srikanth konsentas geedziĝi, dum Aparna eksentas ke neniu konas sin pli bone ol Ramu, ĉar li kapablas priskribi ŝiajn ecojn por konvinki Srikanth-on geedziĝi kun ŝin. Por altiri Ramu-n ekstere de la loĝejo, Ramineedu aranĝas engaĝiĝan ceremonion ĉe templo. Aparna renkontas Ramu-n kaj, lernanta pri sia historio, ŝi planas helpi lin forkuri kaj sugestas al li unue kaŝi en unu el la vastaj floraj korboj portotaj al la templo por plenumi voton kaj poste renkontiĝi ĉe moskeo por ke ŝi povus helpi lin iri eksteren de la vilaĝo. Antaŭ ol li povus tiel fari, Mallasuri iĝas senpacienca kaj portas Ramu-n sur la surtegmenton, celante mortigi lin sen informi sian patron kaj Baireddy. Tamen, Ramu ŝlosiĝas Mallasuri-n en la surtegmento kaj kaŝas sin en unu el la floraj korboj kiu estas vidita de Baireddy, kiu planas mortigi lin surstrate dum la procesio sed poste konscias ke Ramu ne estas en la korbo kaj restis en la domo, kie Mallasuri liberigas sin mem de la surtegmento. Ramu pretiĝas lasi la vilaĝon, sed Mallasuri kaj Baireddy postkuras lin dum Aparna informas Srikanth-on ke ŝi amas Ramu-n; li komprenas ŝiajn sentojn kaj renkontas Ramineedu-n por sciigante lin pri tio; tamen, li decidas foriti por murdi Ramu-n dum Aparna jam lasis la domon por renkonti lin.

Aparna renkontas Ramu-n kaj indikas al li la vojon ekstere de la vilaĝo, sed li malpermesas al ŝi veni kun li, informante ke li faras ne reciprokas ŝiajn sentojn, kaj nur uzis ŝin por provi savi sian propran vivon. Ramineedu kaj filoj trovas ilin kaj provas murdi Ramu-n ĉar li aŭdacis enamoriĝi en Aparna kaj ankaŭ kiel venĝo ĉar lia patro murdis la fraton de Ramineedu; tamen, Aparna kontraŭas ilin kaj deklaras ke ŝi enamoriĝis en Ramu kaj ke Ramu ne dividis ŝiajn sentojn. Ramu ekkomprenas ŝian amon por si, kaj kapitulacas al Ramineedu kaj filoj, kiuj vundas lin. Ĉar ŝia patro kaj fratoj celas mortigi Ramu-n, Aparna saltas de ponto en la riveron kaj Ramu savas ŝin, riskante sian propran vivon: tio igas Ramineedu-n kaj liajn filojn konscii pri iliaj eraroj. Perceptanta ke neniu povas zorgi por ŝi tiel bone kiel Ramu faris, Ramineedu lasas sianjn planojn pri venĝo kaj planas unuigi la paron.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Rolantaro redakti

Voĉoj

Produktado redakti

 
 Maryāda Rāmanna trovis inspiron en la muta filmo Our Hospitality [trad. Nia gastemo] de Buster Keaton de 1923. Oni povus diri, ke mi kopiis la filmon. Mi ne zorgas pri tio. Kiam mi vidis la originalon, mi ŝatis ĝin tiel multe, ke mi volis rerakonti la saman historion laŭ mia propra maniero. Mi eĉ provis renkonti la originalajn kreintojn; sed neniu daŭre ekzistis. La originaj verkistoj mortis dum la 1930-aj jaroj. Teĥnike iu ajn materialo, kiu ekzistas dum pli ol 75 jaroj, povas esti uzata sen kopirajto. Sed se oni uzas materialon en hindia filmo de nuntempa panĝaba, odia aŭ telugua filmo, oni devas mendi permeson. 
— Rajamouli pri la origino de Maryāda Rāmanna[4]

Rajamouli deziris re-fari la silentan komedian filmon de 1923 titole Our Hospitality laŭ sia propra maniero. Li poste eltrovis ke la kopirajto de la filmo eksvalidiĝis ĉar tio aĝis pli ol 75 jarojn.[4] Lia kuzo S. S. Kanchi kaj li adaptis tiun rakonton uzante kiel loko Rayalaseema kaj koncentrante pri la nekoherencaj perforto kaj gastamo kiu kunekzistis en la regiono.[3][5]

La filmo estis oficiale lanĉita en junio 2009 ĉe la Studioj Ramanaidu en Hajderabado.[11] Rajamouli diris: «mi decidis ke mia sekva projekto estus Maryāda Rāmanna dum la filmado de Magadheera mem ĉar ĝi estas projekto de unu kaj duona jaroj kiu postulas multan fizikan laboron kaj mensan streĉiĝon. Mi ne deziris fari alian fizike lacigantan filmon tuj post Magadheera. Maryāda Rāmanna donis al ni tempon por reŝargi niajn bateriojn por ke ni povu starigi alian grandegan projekton.» Li ankaŭ rivelis la intrigon de la filmo dum la lanĉo de la filmo, por minimumigi la atendojn de la spektantaro post la sukceso de Magadheera.[12]

Muziko redakti

Maryada Ramanna
Artisto M. M. Keeravani
Tipo Porfilma muzikaĵaro
Publikigo 6-a de julio 2010
Daŭro 19:57
Ĝenro Porfilma muziko
Firmao Vel records
M. M. Keeravani - kronologio
Antaŭa muzikalbumo
Jhummandi Naadam
Sekva muzikalbumo
Anaganaga O Dheerudu
 
vdr

La aŭdio estis publikigita dum okaziĝo ĉe Shilpakala Vedika, Hajderabado. La lanĉo de la aŭdia publikigo estis tuja en la interreto kaj ĝi ricevis pozitivan respondon de interretaj spektantoj tutmonde.[13]

Dasari Narayana Rao publikigis la aŭdion kaj transdonis la unuan kopion al K. Raghavendra Rao. La okaziĝon ankaŭ partoprenis konataj laboristoj de kino, kiel Junior NTR, Ravi Teja, Prakash Raj, V. V. Vinayak, Dil Raju, Prabhas, Sirivennela kaj alia eminentaj rolintoj kaj skipo de la filmo.[13] 

Traklisto
Nr-o TitoloArtisto(j) Longo
1. "Ammayi Kitiki Pakkana"  Karunya, Chaitra 3:37
2. "Udyogam Oodipoyind"  Ranjith 3:45
3. "Telugammayi"  M. M. Keeravani & Geetha Madhuri 4:05
4. "Raaye Raaye"  Raghu Kunche & Geetha Madhuri 4:21
5. "Parugulu Thiyy"  S. P. Balasubrahmanyam 4:10
Plena longo:
19:57

Ricevo redakti

La filmo ricevis ĝenerale pozitivajn reviziojn de kritikantoj.[14][15] Raghu Chaitanya de CNN-IBN diris: «La kulmino estas eble la nura malavantaĝo en la tuta filmo, ĉar la reĝisoro elektis uzi la kliŝan vojon de emocioj kaj amo. Sunil perfekte konvenas al la intrigo pri senkulpa ulo kiu revenas vendi sian landon kaj kolekti monon [...] S. S. Rajamouli aperas kiel venkinto, ĉar li montris ke oni povas fari bonajn filmojn sen grandegaj buĝetoj kaj grandioza rolantaro plena de kinosteloj.»[16] The Times of India donis du kaj duonan steloj, klarigante: «La komediisto Sunil, kiu iĝis heroo en Andalaramudu kelkajn jarojn antaŭe ĉi-foje revenas kun alia furora komika filmo kaj faras moderan aktorumon. Tamen, bone pripensita loko, granda kinematografio kaj bonsintenaj melodioj de Keeravani igas ĉi tiun komikan filmon vere interesa.»[17]

Sify kiu donis verdikton kiel «rigardinda», cetere notis: «Sunil ne daŭre aspektos simila al komedia heroo. Liaj dancoj estas simple bonegaj, Saloni estas bela kaj oferas nature seksan altiron. Estas bedaŭrinde, ke ŝiaj talentoj restis nerimarkitaj dum la lasta tri jaroj, krom por Rajamouli, nun. Ŝi aktorumis kun perfekteco dum la tuta filmo. Sendube, ŝin atendas brila estonteco. Maryāda Rāmanna havas prudentan miksaĵon de amuzo, raviĝo kaj streĉeco.»[18] Rediff donis tri stelojn, rimarkante ke Maryāda Rāmanna estas plene ĝuebla. Rajamouli certe havis venkonton inter siaj manoj: Sunil kapablas altiri la spektantaron kaj Saloni ŝajnas belan kaj estas konvinkanta, ankaŭ. Nagineedu portretas la rolon mirinde. Malmultaj aliaj estas kiel Brahmaji, Anuj Gurwara kaj Rao Ramesh, kiu kapablas elfari tiel bone."[19]

Refilmadoj redakti

Maryāda Rāmanna estis refilmita en pluraj lingvoj. Nagineedu ripetis sian rolon de la originala filmo en la tamila kaj en la malajala versioj.

Jaro Filmo Lingvo Ref.
2011 Maryade Ramanna Kanara [20]
2011 Faande Poriya Boga Kaande Re Bengala
2012 Filo de Sardaar Hindia
2014 Vallavanukku Pullum Aayudham Tamila
2015 Ivan Maryadaraman Malajala

Biletaj vendoj redakti

La filmo enspezis malnete 1 kroron ₹ (130 000 USD) dum sia unua semajnfino de publikigo en Usono.[21] La filmo kolektis malnetan enspezon de 10,58 kroroj ₹ (1,3 USD) (kalkulita post impostoj kaj luoj de teatroj/kinejoj) dum 7 tagoj en Barato.[22] Entute la filmo sukcesis enspezi malnete pli ol 40 krorojn ₹ (8,75 milionojn USD) kaj estis inter la plej altaj enspezantoj de la jaro 2010.[2][8][23][24]

Premioj redakti

  • Premioj Nandi[25]
    • Plej bona populara longa filmo provizanta kompletan distron – Shobha Yarlagadda, Prasad Devineni
    • Plej bona fiulo – V. Nagineedu
    • Plej bona vira lipsinkroniga kantisto – M. M. Keeravani por la kanto Teluguammayi
    • Speciala ĵuria premio – Sunil

Notoj redakti

  1. La meza kurzo en 2010 estis 45,73 barataj rupioj (Ŝablono:INR) kontraŭ 1 usona dolaro (USD).[7]

Referencoj redakti

  1. భళి భళి భళిరా భళి రాజమౌళి (telugue) (2017-05-05). Arkivita el la originalo je 23 August 2017. Alirita 2020-07-31.
  2. 2,0 2,1 2,2 Bahubali Director SS Rajamouli Completes 20 Years in Industry: A Look At His Journey (angle) (2021-09-28). Arkivita el la originalo je 5 June 2022. Alirita 2022-06-07.
  3. 3,0 3,1 3,2 అన్నమయ్య లాంటి చిత్రం చేస్తా! (telugue). Eenadu (August 2010). Alirita 2022-08-28.
  4. 4,0 4,1 4,2 'Makkhi' director all set to break into Bollywood (angle). The Times of India. Arkivita el la originalo je 23 August 2022. Alirita 23 August 2022.
  5. 5,0 5,1 Maryada Ramanna press meet - Telugu cinema (angle) (26 June 2010). Arkivita el la originalo je 23 August 2022. Alirita 2022-08-23. “SS Rajamouli said, “Rayalaseema is known for factionism and violence. But is also known for hospitality. Maryada Ramanna is about a man who is torn with his two extremities of factionism and hospitality."”.
  6. 'Makkhi' director all set to break into Bollywood (angle). Arkivita el la originalo je 23 August 2022. Alirita 2022-08-23. “In one area of Andhra Pradesh family feuds that persist for many generations is a reality. That’s what I showed in Maryada Ramanna. I saw families that were perfectly cultured and courteous, killing each other. I don’t think this peculiar contradictory culture of the co-existence of violence and hospitality exists in Punjab.”.
  7. Official exchange rate (LCU per US$, period average) - India (angle). Arkivita el la originalo je 17 July 2022. Alirita 25 July 2022.
  8. 8,0 8,1 భళి భళి భళిరా భళి రాజమౌళి (telugue) (2017-05-05). Arkivita el la originalo je 23 August 2017. Alirita 2022-06-07.
  9. Top Ten Telugu Films of the year 2010 (angle). Arkivita el la originalo je 15 June 2022. Alirita 2022-07-25. “Top director Rajamouli's Maryada Ramanna starring Sunil and Saloni collected about Rs 30 Crores.”.
  10. Interview with Sandhya Janak [Part 2] (angle).
  11. Maryada Ramanna film launch (angle). idlebrain. Arkivita el la originalo je 9 June 2009. Alirita 5 June 2009.
  12. Interview with SS Rajamouli (angle) (20 July 2010). Arkivita el la originalo je 14 November 2014. Alirita 30 November 2020.
  13. 13,0 13,1 Maryada Ramanna music launched in style (angle). Oneindia Entertainment (5 July 2010). Arkivita el la originalo je 12 September 2020. Alirita 5 July 2010. Arkivigite je 2020-09-12 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2020-09-12. Alirita 2023-04-01.
  14. "I am basking in the success of Maryada Ramanna, says director", The Hindu, 29 July 2010. (angle)
  15. Tollywood loves Maryada Ramanna (angle). Arkivita el la originalo je 12 February 2011. Alirita 2010-07-29.
  16. 'Maryada Ramanna' emerges a winner (angle). IbnLive. Arkivita el la originalo je 31 July 2010. Alirita 28 July 2010. Arkivigite je 2010-07-31 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2010-07-31. Alirita 2023-04-01.
  17. "Movie Review-Maryada Ramanna", The Times of India. (angle)
  18. Maryada Ramanna (angle). Arkivita el la originalo je 2 July 2014.
  19. Maryada Ramanna is fun (angle). Rediff. Arkivita el la originalo je 25 July 2010. Alirita 23 July 2010.
  20. "Maryade Ramanna Movie Review {3.5/5}", The Times of India. Kontrolita 2022-08-23. (angle)
  21. Maryada Ramanna collects 1 crore rupees share in 1st weekend in USA (angle). Arkivita el la originalo je 29 July 2010. Alirita 30 July 2010. Arkivigite je 2010-07-29 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2010-07-29. Alirita 2023-04-01.
  22. Maryada Ramanna collects 10.58 crores share (after tax) in 1-week in India (angle). Arkivita el la originalo je 3 August 2010. Alirita 31 July 2010. Arkivigite je 2010-08-03 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2010-08-03. Alirita 2023-04-01.
  23. Top Ten Telugu Films of the year (angle). Arkivita el la originalo je 2 November 2011.
  24. Tollywood: The big hits of 2010 (angle). Arkivita el la originalo je 12 September 2020. Alirita 2022-06-07.
  25. "Creativity to the fore in low budget films", The Times of India, 6 August 2011. (angle) Arkivigite je 2012-09-24 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-09-24. Alirita 2023-03-31.

Eksteraj ligoj redakti