Matěj Rejsek
Matěj Rejsek (naskiĝis antaŭ 1450 en Prostějov – mortis la 1-an de julio 1506 en Kutná Hora), menciata ankaŭ kiel Matyáš Rejsek, estis elstara ĉeĥa konstruisto kaj ŝtonskulptisto de malfrugotika periodo.
Matěj Rejsek | |
---|---|
![]() memortabulo omaĝe al M.Rejsek sur Nova urbodomo en Prostějov | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de januaro 1445 en Prostějov |
Morto | 1-an de julio 1506 (61-jara) en Kutná Hora |
Tombo | Katedralo Sankta Barbara |
Okupo | |
Okupo | arkitekto • ŝtontajlisto • carver |
Dato de lia naskiĝo ne estas dokumentita. En 1469 li fariĝis bakalaŭro en praga universitato kaj ekde 1470 li agadis kiel rektoro en Lernejo de Týn en Prago. Li laboris precipe en Prago kaj Kutná Hora kaj stile li disvolvis arkitekturajn kaj skulptistajn instigojn de Petr Parléř. Antaŭ alveno de Benedikt Ried Rejsek estis konsiderata kiel la plej elstara arkitekto aganta en posthusana Bohemio.
VerkaroRedakti
- Pulvoturo en Prago (bazŝtono metita en 1476)
- supra parto de triforio kaj volvaĵo de ĥorejo en Preĝejo de Sankta Barbara en v Kutná Hora (1489-1506)
- baldakeno en praga preĝejo Virgulino Maria antaŭ Týn en Prago (1493)
- predikejoj en Kaňk kaj Rakovník (1504).
LiteraturoRedakti
VLČEK, Pavel a kol. Encyklopedie architektů, stavitelů, zedníků a kameníků v Čechách. Academia: Praha, 2004. ISBN 80-200-0969-8, S. 543.