Maurice Pialat

Maurice PIALAT (franca prononco: [pjala]; 31a de aŭgusto 1925 – 11a de januaro 2003) estis franca kina reĝisoro, scenaristo kaj aktoro fama pro la rigora kaj nesentimentalisma stilo de siaj filmoj. Lia verkaro estis ofte priskribita kiel "realisma",[1] kvankam multaj kinkritikistoj[1][2] agnoskas, ke li ne tute kongruas kun la tradicia difino de realismo.

Maurice Pialat
MAURICE PIALAT PORTRAIT DESSIN.jpg
Persona informo
Naskiĝo 31-an de aŭgusto 1925 (1925-08-31)
en Cunlhat
Morto 11-an de januaro 2003 (2003-01-11) (77-jara)
en Parizo
Mortokialo rena malfunkcio
Tombo Tombejo de Montparnasse
Lingvoj franca lingvo
Ŝtataneco Francio
Familio
Edz(in)o Arlette Langmann • Sylvie Pialat
Okupo
Okupo aktorofilmreĝisoroscenaristoproduktorofilmmuntisto • televida reĝisoro • filmaktoro
Verkoj Naked Childhood
Loulou
We Won't Grow Old Together
À Nos Amours
Under the Sun of Satan
Van Gogh
The House in the Woods
Information icon.svg
vdr

Vivo kaj karieroRedakti

Pialat naskiĝis en Cunlhat, Puy-de-Dôme, Francio. Li dekomence klopodis iĝi pentristo, sed ne sukcesis.[3] Akirinta kameraon estante 16-jaraĝa, li elturniĝis por dokumentaj filmoj antaŭ fari sian unuan elstaran kurton, L'amour existe, en 1960.

Pialat venis al longaj filmoj malfrue. Li reĝisoris sian debutan filmon de 1969 nome L'enfance nue (Nuda infanaĝo) estante jam 44-jaraĝa. Tiu filmo, kiu estis kun-produktorita de la fama reĝisoro de la Franca Nova Ondo nome François Truffaut, ricevis la Premion Jean Vigo.

Dum sia 35-jara kariero, Pialat faris dek plej gravajn filmojn, multaj el kiuj — ĉefe Loulou — estis interpretita kiel membiografia.[4] Li reĝisoris Gérard Depardieu en kvar filmoj: Loulou, Police, Sous le soleil de Satan (Sub satana ĉielo), pro kiu Pialat ricevis la Oran Palmon en la Festivalo de Cannes de 1987, kaj Le Garçu (1995).

En angla-lingva kinkritiko, li estas ofte komparita al sia usona samtempulo John Cassavetes.[3]

FilmojRedakti

  • L'enfance nue (1968)
  • La maison des bois (Televida serio) (1971)
  • Nous ne vieillirons pas ensemble (1972)
  • La gueule ouverte (1974)
  • Passe ton bac d'abord (1979)
  • Loulou (1980)
  • À nos amours (1983)
  • Police (1985)
  • Sous le soleil de Satan (1987)
  • Van Gogh (1991)
  • Le Garçu (1995)

NotojRedakti

  1. 1,0 1,1 Maurice Pialat: A Cinema of Surrender en Rouge. Alirita la 13an de majo 2020.
  2. Tribute to Maurice Pialat Arkivita en 2008-12-04 en Wayback Machine el Senses of Cinema. Alirita la 13an de majo 2020.
  3. 3,0 3,1 Lightning in a Bottle Arkivita en 2008-07-24 en Wayback Machine el Film Comment. Alirita la 13an de majo 2020.
  4. "Maurice Pialat: the man who changed French cinema", Sight & Sound, 18a de oktobro 2019. Alirita la 13an de majo 2020.

Eksteraj ligilojRedakti